From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĵabutikabo[3] estas frukto el ĵabutikabarbo[3], Plinia cauliflora)[3]. aŭ evi. jabotikabo [4]), en la familio de Mirtacoj, origine apartenanta al la ŝtatoj Minas-Ĝerajso, Gojaso, San-Paŭlio kaj Suda Rio-Grando en Brazilo.[5] Sian nomon ĝi havas de la malgranda municipo Jaboticaba en Suda Rio-Grando. Parencaj specioj en la genro Myrciaria, ofte nomataj per la samaj komunaj nomoj, devenas de Brazilo, Argentino, Paragvajo, Peruo kaj Bolivio.[6]
Ĵabutikabo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Plinia cauliflora (Mart.) Kausel | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj[2] | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas unu el la plej okulfrapaj fruktarboj el la tropikoj. La trunko kaj la branĉoj ĝis la krono kovriĝas per malgrandaj trunkfloradaj, blankaj floroj kaj poste purpurkoloraj nigraj, blankpulpaj fruktoj (beroj), kiuj kreskas rekte sur la trunko kaj branĉoj; ili povas esti manĝataj krudaj aŭ uzataj por fari ĵeleojn, konfitaĵojn, sukon aŭ vinon.[7]
La nomo Ĵabutikabo, derivita de la tupia vorto jaboti / jabuti (testudo) + caba (loko), signifas "la loko kie troviĝas testudoj".[8] La nomo ankaŭ estis interpretita kiel signifanta "kiel testuda graso", rilatante al la blanka pulpo de la frukto.[9][10]
La gvarania nomo estas yvapurũ: yva signifas frukton kaj la onomatopea vorto purũ, de pururũ,[11] priskribas la krakan sonon, kiun la frukto produktas kiam mordite.[12]
La arbo estas malrapide kreskanta ĉiamverdaĵo, kiu povas atingi altecon de 15 metroj se ne pritondita. La folioj estas salm-rozkoloraj kiam junaj, verdiĝas dum ili maturiĝas.[13]
La arbo preferas humidan, riĉan, iom acidan grundon. Ĝi tamen estas vaste adaptebla kaj kreskas kontentige eĉ sur alkalaj plaĝ-sablaj grundoj, kondiĉe ke ĝi estas zorgata kaj irigata. Ĝiaj floroj estas blankaj kaj kreskas rekte de ĝia trunko en trunkoflorada kutimo.[14] En sia indiĝena vivejo ĵabotikaba arbo povas flori kaj frukti 5-6 fojojn dumjare. Ĝi estas tropikaj ĝis subtropikaj plantoj kaj povas toleri mildajn, mallongajn frostojn, ne sub 26 ℉.[9] (+−3 °C).
La frukto estas dikŝela bero kaj tipe mezuras 3–4 cm de diametro. La frukto similas al glitŝela vinbero. Ĝi havas dikan, purpuran, adstringentan ŝelon, kiu enhavas dolĉan, blankan aŭ rozkoloran gelatinecan karnon. Enigita en la karnon estas unu ĝis kvar grandaj semoj, kiuj varias laŭ formo laŭ la specio.[15] Semoj de ĵabutikabo estas rezistemaj kaj ili fariĝas nevideblaj ene de 10 tagoj se konservitaj ĉe ĉambra temperaturo.[16]
En Brazilo, la frukto de pluraj parencaj specioj, nome Myrciaria tenella kaj Myrciaria trunciflora, havas la saman komunan nomon.[17]
La basionimo Myrtus cauliflora estis unue priskribita en 1823 fare de Carl Friedrich Philipp von Martius en Reise Bras. 1: 285. La nova kombinaĵo al Plinia cauliflora okazis en 1956 de Eberhard Max Leopold Kausel en Arkiv för Botanik (a. s.) 3: 508. Pliaj sinonimoj estas ekz. Myrciaria cauliflora (Mart.) O.Berg, Myrciaria jaboticaba (Vell.) O.Berg, Myrtus jaboticaba Vell., Plinia jaboticaba (Vell.) Kausel u. a., je kio la taksonomio estas kontestata.[18][19]
Ĵabutikaba arbo estas kultivata en Brazilo ekde antaŭkolumbaj tempoj. Nuntempe ĝi estas komerca kultivaĵo en la centro kaj sudo de la lando.[20]
Komerca kultivado de la frukto en la Norda duonglobo estas pli limigita per malrapida kresko kaj la mallonga konservado de la frukto ol per temperaturpostuloj.[21] Greftitaj plantoj povas frukti post kvin jaroj, dum semokultivitaj arboj povas daŭri 10 ĝis 20 jarojn por produkti fruktojn.[16]
Ĵabutikabarbo estas sufiĉe adaptebla al diversaj specoj de kreskaj kondiĉoj, tolerante sablon aŭ riĉan grundon. Ili ne toleras salajn grundojn aŭ salŝprucon.[22] Ili estas toleremaj al milda arideco, kvankam fruktoproduktado povas esti malpliigita, kaj irigacio estos necesa en plilongigitaj aŭ severaj aridecoj.[17]
Ĝi estas vundebla de la rustfungo, Puccinia psidii.[23] precipe kiam la arbo floras dum pluvego. Aliaj gravaj malsanoj, kiuj atakas ĵabutikabojn, estas la fungoj (Colletotrichum gloeosporioides), branĉpinta sekigo (Rosellinia sp) kaj frukta putro (Botrytis cinerea).[24]
Oftaj en brazilaj merkatoj, ĵabutikaboj estas plejparte manĝataj freŝaj.[25] Frukto povas komenci fermenti 3 ĝis 4 tagojn post rikolto, do ĝi estas ofte uzata por fari marmeladojn, tortojn, fortajn vinojn kaj likvorojn. Pro la mallonga konserviĝo freŝa ĵabutikabo estas malofta en merkatoj ekster areoj de kultivado.[20]
En Japanio la gusto de ĵabutikabo estis priskribita kiel simila al tiu de Kjoha-vinberoj.[26]
Ilia malrapida kresko kaj eta grandeco kiam nematuraj popularigas ĵabutikabajn arbojn kiel bonsajoj aŭ ujaj ornamaj plantoj en mezvarmaj regionoj.[27] Ili estas vaste uzata kiel bonsaja specio en Tajvano kaj partoj de Karibio.[28]
Estas kelkaj similaj specioj de plantoj en la familio de Mirtacoj, kiuj estas konataj per la komuna nomo ĵabutikaba arbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.