La ĝŭangoj[1][2] aŭ zhuang-oj[3] (ĝŭange: Bouxcuengh (IPA: [pou˦˨ ɕueŋ˧]); taje: ผู้จ้วง (IPA: [pʰúː tɕuâŋ]); ĉine: 壮族; pinjine: Zhuàngzú) estas etna grupo kiu loĝas plejparte en la aŭtonoma regiono de Gŭangŝjio de la Ĉina Popola Respubliko. La ĝŭangoj estas la dua plej granda (post la hanoj) de la 56 nacimalplimultoj oficiale agnoskata de la registaro de la ĈPR. (Vidu: Etnoj en Ĉinio)
Ĝŭangoj 壮族 Bouxcuengh | |||
---|---|---|---|
etno • ethnic minorities in China | |||
Tai peoples | |||
Suma populacio | |||
18 000 000 | |||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||
| |||
Lingvo(j) | |||
Ĝŭanga lingvo, kantona lingvo, ka. | |||
Religio | |||
budhismo, kristanismo, animismo, ka. | |||
Parencoj | |||
Historio
La ĝŭangoj estas parto de la grupo de kradaja-parolantaj popoloj kiu okupis suda Ĉinio kaj Hindoĉinio ekde prahistorio. Por multo de sia historio, la ĝŭangoj estis flankenpuŝita de pli potencaj najbaroj kiaj la hanoj kaj la enmigrintaj jaŭoj, kiuj estis ofte batalemaj kaj malamikaj al la ĝŭangoj. Multfoje, la hanoj defendis la ĝŭangojn kontraŭ iliaj jaŭaj malamikoj.
Post la establo de la popola respubliko, Ĉinio iniciatis sovet-stilan etnan politikon, en kiu la provinco de Gŭangŝjio estis transformita al aŭtonoma regiono specife por la ĝŭangoj.
Lingvo
La ĝŭangoj parolas la ĝŭangan lingvon, kiu estis skribita dum la plejparto de sia historio en iomete ŝanĝita formo de ĉina skribo, kvankam estas hodiaŭ oficiale skribita per la latina alfabeto.
Religio
La plejparto de ĝŭangoj praktikas ŝamanismo, kvankam iuj estas budhistoj aŭ taoistoj.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.