![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1a/Scott_Rodell_cutting_jian.jpg/640px-Scott_Rodell_cutting_jian.jpg&w=640&q=50)
Ĝjan
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝjan, ĝian aŭ jian (en ĉina 劍 aŭ 剑 prononce jiàn; en kantona: Gim) estas duobl-eĝa rekta glavo uzata dum la lastaj 2,500 jaroj en Ĉinio. La unuaj ĉinaj fontoj kiuj mencias la jian datas el la 7a jarcento a.K. dum la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno;[1] unu el kiuj plej fruaj specimenoj estis la Glavo de Gujian. Historiaj unumanaj versioj havas klingojn kiuj varias el 45 al 80 cm de longo. La pezo de averaĝa glavo de 70 cm de klingolongo estus en gamo de proksimume 700 al 900 gm.[2] Estas ankaŭ pli grandaj dumanaj versioj uzataj por trejnado de multaj stiloj de Ĉinaj luktartoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1a/Scott_Rodell_cutting_jian.jpg/640px-Scott_Rodell_cutting_jian.jpg)