Ĝemelurbo
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝemelurboj, ĝemelaj urboj, partneraj urboj, fratinaj urboj aŭ amikecaj urboj estas komunumoj kiuj mem elektis transliman longatempan partnerecon kaj kunlaboradon kaj kutime troviĝas intence ne en pleja proksimeco, sed celas transponti kulturajn diferencojn kaj interkomprenigi la urbanojn kaj eble ankaŭ ekonomia interŝanĝo. Ĝemela rilato povas ekzisti ankaŭ inter provincoj aŭ subŝtatoj. Kontraŭe, la vorto duobla urbo estas termino por du administre sendependaj urboj, kiuj situas rekte unu apud la alia kaj teorie konsidereblus unusola urbo, sed kiuj estas dividitaj per rivero aŭ per ŝtata aŭ alia administra limo.
La esprimo ĝemelurboj, ĝemelaj urboj, aŭ partneraj urboj signifas urbojn, kiuj interkonsentis pri speciala partnereco por kultura kaj eble ankaŭ ekonomia interŝanĝo. Kutime, sed ne ĉiam, ĝemelaj urboj estas en malsamaj landoj. Se la urboj A kaj B estas ĝemeloj kaj samtempe B ĝemele kunlaboras kun urbo C, tiuokaze eblas, sed ne necesas, ke A kaj C havas ĝemelan rilaton inter si.
Principe urba ĝemeleco estas simetria ligo, sed se unu el la partneroj havas malpli evoluintan strukturon, ĝemeleco povas signifi ankaŭ evoluigan helpon.
Ĝemela rilato je urba, provinca aŭ ŝtata nivelo estas vaste bazita, oficiale aprobita, longatempa partnereco inter du komunumoj, regionoj aŭ subŝtatoj en du landoj. Ĝemela rilato iĝas oficiala per subskriba ceremonio de la estroj de la du lokaj jurisdikcioj, post la aprobo de la lokaj urbaj konsilioj, provincaj komisaroj aŭ ŝtataj parlamentanoj.
En 1944 Stalingrado kaj Coventry fariĝis la unuaj ĝemelurboj en la mondo, kaj iniciatis la movadon de ĝemelaj urboj. Ambaŭ urboj estis celoj de peza bombardado kaj detruo dum la Dua Mondmilito kaj sekve devis rekonstrui grandajn partojn de la urbo.
Urboĝemelecoj evoluis en Eŭropo post la Dua Mondmilito kaj estis unu el la vojoj interproksimigi la eŭropajn popolojn, cele al evito de plia milito. La kontaktoj pro ĝemeleco intensigu la reciprokan komprenon kaj instigu ankaŭ ekonomian kunlaboron je ĉiuflanka profito. La koncepto de urboĝemeleco estas plej populara en Eŭropo, sed disvastiĝis ankaŭ al aliaj kontinentoj. Precipe eŭropaj urboj serĉis kaj trovis ĝemelojn ankaŭ trans la limoj de Eŭropo. Dum la Malvarma milito ekestis ankaŭ ĝemelecoj inter la du partoj de dividita Germanio. Pro tio nun pluraj germanaj urboj havas ĝemelon en la sama, reunuigita lando. Ekde 1989 eŭropaj urboĝemelecoj estas finance subtenataj de Eŭropa Unio.
Ofte ĝemelaj urboj situas ne nur en malsamaj landoj, sed eĉ en malsamaj lingvo-regionoj. Kadre de la kunlaboro samcelaj organizaĵoj, kluboj ktp. en urboĝemeloj, la Esperanto-organizoj ĝuas la avantaĝon de facila interkompreniĝo. Tial ili foje estas motoroj aŭ eĉ pioniroj de ĝemeliĝoj. Fruktodonaj ekzemploj estas jenaj ĝemelecoj:
Foje Esperanto-grupo de urba centro sekvas la ĝemelurbajn rilatojn de ĝis propra urbo kaj flegas rilatojn kun la Esperanto-grupoj de la ĝemelaj urboj. Tiuj rilatoj povas konsistas precipe en ĉiujaraj personaj renkontiĝoj kaj sporadaj retaj kunsidoj.
Dum la 88-a Itala Kongreso de Esperanto (Assisi), okazis per la prelego pri ĝemelaj urboj fare de Luigi Fraccaroli kaj Debora Rossetti. Dum la jaro 2022 la 89-a Itala Kongreso de Esperanto (okazonta en Breŝo) temos ĝuste pri ĝemelaj urboj. La temo vortumiĝas tiel: “Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo”.
Vidu en UEA-Vikio paĝojn kun diversaj informoj pri Ĝemelaj Urboj. En Fejsbuko vidu .
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.