![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/42/Jharkhand_in_India_%2528disputed_hatched%2529.svg/langeo-640px-Jharkhand_in_India_%2528disputed_hatched%2529.svg.png&w=640&q=50)
Ĝarkando
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝarkando (hindie झारखंड) estas ŝtato respektive subŝtato en orienta Barato. Ĝarkando iĝis aparta gubernio la 15-an de novembro 2000. Antaŭe, ĝi estis la suda parto de la subŝtato Biharo. Ĉirkaŭ Ĝarkando estas la subŝtatoj Biharo (norde), Utar-Pradeŝo kaj Ĉatisgaro (okcidente), Oriso (sude), kaj Okcident-Bengalo (oriente).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/df/Jharkhand_banner.jpg/640px-Jharkhand_banner.jpg)
w1
Ĝarkando | |
---|---|
Origina nomo | hindie झारखंड |
subŝtato de Barato | |
Administrado | |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Ranĉio |
Politiko | |
Estro | Champai Soren (ekde 2-a de februaro 2024) |
Demografio | |
Oficiala lingvo | Hindia |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 32 966 238 |
Loĝdenso | 414 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 79 722 km² (7 972 200 ha) |
![]() Ĝarkando sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 23° 21′ 0″ N, 85° 19′ 48″ O (mapo)23.3585.33 [+] |
Hor-zono | UTC+05:30 [+] |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-JH |
Eksteraj paĝoj | |
jharkhand | |
La kategorio en la Komunejo | Ĝarkando [+] |
Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 32 988 134 loĝantoj sur areo de 79 714 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 414 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo de Ĝarkando estas Ranĉio, kiu estas industria urbo. Kelkaj aliaj urboj kaj industriaj centroj de la subŝtato Ĝarkando estas Ĝamŝedpur, Bokaro, Sindri, Gumla, Deoghar, Giridih, Hazaribag, Mango, Medininagar, Phusro, Ramgarh kaj Dhanbad.
La nomo Ĝarkando devenas de la hindia vorto "ĝari" kiu signifas "arbeton" kaj "arbuston", do, "arbustejo". La subŝtato estas konata pro sia minerala riĉeco kaj biologia diverseco.