kometo From Wikipedia, the free encyclopedia
67P/Ĉurjumov-Gerasimenko (ruse: 67P/Чурюмова — Герасименко) estas kometo kies periodo estas 6,6 jaroj. Ĝi estis malkovrita en 1969 de la sciencisto ukraina-sovetunia Klim Ivanoviĉ Ĉurjumov dum li studis fotojn de Svetlana Gerasimenko , ankaŭ sciencisto ukraina-sovetunia[1].
67P/Ĉurjumov-Gerasimenko | |
Perioda kometo | |
apud-Tera objekto • Jupiter-family comet • kontakta binara astro • perioda kometo | |
---|---|
Oficiala nomo | Churyumov-Gerasimenko |
Aliaj nomoj | 67P |
Nomita laŭ | Klim Churyumov, Svetlana Gerasimenko vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Klim Ĉurjumov kaj Svetlana Gerasimenko |
Dato de malkovro | 11-a de septembro 1969 |
Loko de malkovro | Almato (Kazaĥio) |
Unua enorbitiĝo | 10-a de septembro 2014 |
Unua surteriĝo | 12-a de novembro 2014 |
Unua veturilo sur la surfaco |
Philae (alterigilo) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
3,463 AU 1,243 AU 5,682 AU |
Discentreco | 0,6410 |
Meza anomaliangulo | 319,303 epoko 20-a de novembro 2014 |
Klinangulo | 7,0402° |
Periodo | 2353,655 tagoj (6,444 a) |
Longitudo de suprenira nodo |
50,142° |
Argum. de periapsido | 12,785° |
Terdistanco - Minimuma |
0,257189 AU |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 4 km |
Maso - Denso |
(1,0 ± 0,1) × 1013 kg 0,4 g/cm³ |
Rotacia periodo | 12,76137 horoj |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,06 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,9 vd |
La Eŭropa Kosma Agentejo sendis tien al la kosmosondilo Rosetta, lanĉita la 2-an de marto 2004. Ĝi vekiĝis la 20-an de januaro 2014 post 10 jaroj de hibernado, post la vekiĝo ĝi pretiĝis por la fina parto de sia vojaĝo[2]. La 12-an de novembro 2014 la alterigilo Philae portita de la kosmosondilo Rosetta alteriĝis sukcese sur la surfaco de la kometo.[3]
La kometo estis malkovrita de Klim Ivanoviĉ Ĉurjumov dum li studis fotojn de la perioda kometo 32P/Comas Solá fotitaj de Svetlana Ivanovna Gerasimenko la 11-an de septembro 1969 en la Astrofizika Instituto ĉe Almá-Atá (nuntempe Almato).[4]
Ĉurjumov trovis kometaĵon proksimume de la rando de la foto kaj supozis ke temis pri la kometo malkovrita de Comas Solá.[5] Kiam li revenis al sia esplorejo en Kievo li studis pli funde la fotojn.
Post monato oni anoncis ke la kometo kiun Ĉurjumov vidis en la fotoj estis nova kometo ĉar ĝi troviĝis 1.8 gradoj for de la pozicio kiun havus la kometo de Comas Solá.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.