Ĉingdaŭo
havenurbo en Ŝandongo, Ĉinio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉingdaŭo (ĉine 青岛, pinjine: Qingdao, malnova latinigo Tsingtao, Qīngdǎo, en Esperanto "verda insulo") estas havena urbo kaj distrikto de la provinco Ŝandongo en la oriento de la Popola Respubliko Ĉinio. Mallongigite la civitanoj nomas ĝin Qīng.
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Ĉingdaŭo | |||||
---|---|---|---|---|---|
subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio urbego departemento-ranga urbo city specifically designated in the state plan (en) vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 266000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 10 071 722 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 893 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 7′ N, 120° 24′ O (mapo)36.116666666667120.4 [+] | ||||
Alto | 0 m [+] | ||||
Areo | 11282 km² (1 128 200 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Qingdao [+] | |||||
Fermi
La distrikto Ĉingdaŭo atingis sian nunan grandecon pro integrigo de la antaŭe sendependaj distriktoj Jimo, Jiaozhou kaj Jiaonan dum la jaro 1977 kaj de Laixi kaj Pingdu dum la jaro 1984.
La urbo kaj distrikto limas al la Flava Maro, flanka maro de la Pacifika Oceano. Dum la jaro 2008, kiam la someraj olimpikaj ludoj okazis en Pekino, en la maro antaŭ Ĉingdaŭo okazis la olimpikaj konkursoj pri velado.