Hodiaŭ Wilhelmshaven estas la plej grava naftohaveno de Germanio kies kapacito estas aktuale grandigata kaj diversigata. Avantaĝo de la geografia situacio de la urbo estas tre granda daŭra akvoprofundo kiu estas natura fenomeno kaj kiu ebligas grandajn ŝipojn ĝis 250.000 kruda tonelaro aŭ pli uzi la havenon.
Komence de la jaro 2008 la komunumo havis ĉirkaŭ 82 000 loĝantojn. La urbo konstante malkreskas; antaū dudek jaroj loĝis pli ol 100.000 homoj en ĝi. Wilhelmshaven havas fakan altlernejon kaj allogas turistojn pro la malnovaj havenkonstruaĵoj. En 2005 la urbo estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.