la kristana doktrino, ke Maria la patrio de Jesuo restis virguleca ĝismorte, eĉ post la nasko de Jesuo From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉiama virgeco de Maria aludas al Maria dogmo (kiu estas resuma memorigilo) subtenita de iuj Patroj de la Eklezio ekde la 5-a jarcento kaj formale endogmita de la Eklezio en la Dua Koncilio de Konstantinopolo de 553 [1], laŭ kiu Maria konservis virgecon antaŭ, dum kaj post la naskiĝo de Jesuo.
En tiu optiko, la fratoj de Jesuo menciitaj en la Evangelio laŭ Marko (3,31 kaj 6,39 [2] estis intencitaj kiel kuzoj laŭ vidpunktoj de la Katolika kaj Ortodoksa Eklezioj kun plie la unuaj protestantaj reformistoj, ne kiel gefiloj de Maria sed kiel kuzoj aŭ duonfratoj. La ortodoksa tradicio ilin taksas filoj de antaŭ geedziĝo de Jozefo.
Nek Mateo (1,25) nek Luko interesiĝas apartmaniere pri la virgeco de Maria post la akuŝo[3] Luko ne mencias pri aliaj filoj de Maria kaj Jozefo en la rakonto de la familio al la templo kiam Jesuo atingis la dekdujaraĝon.
Hodiaŭ la nova vidpunkto de protestantoj, kvankam kredantaj je la virgeca koncipo de Maria kaj, do, la naskiĝo de Jesuo per interveno de la Sankta Spirito, konsideras la fratojn de Jesuo veraj filoj de Maria kaj Jozefo generitaj post la naskiĝo de Jesuo. [4] Estas certe, ke la vorto “frato” en la ŝemida lingvaĵo etendiĝas ĝis inkluzivi ankaŭ la kuzojn; pri tio esploristoj akordiĝas. Sed tiu uzo transiris ankaŭ al la greka uzita de la verkistoj tradukantaj el la hebrea kaj poste al tiuj de la Nova Testamento? En la greka lingvo ekzistas la specifa vorto “kuzo” (αδελφος, [adelfos]). En la greka biblio de la Septuaginto por indiki fratojn, kuzojn, amikojn oni uzas la specifan apartan vorton; ankaŭ en la Evangelio laŭ Luko okaze de la vizito de Maria al Elizabeto (1, 39-56), tiu ĉi estas indikata kiel kuzino de Maria.
Malgraŭ ke la reformistoj dubis pri diversaj tradiciaj doktrinoj, dekomence Luteo, Kalvino, Zvinglo kaj aliaj epigonoj savis la tradician dogmon de la ĉiama virgeco de Maria pro tio ke ĝi kontribuas plifortigi la dogmon de la enkarniĝo de Kristo, sed poste venkis la principo de la «Sola Skribo» kaj reĝetis ĉion nebiblian.
Katolikoj kaj ortodoksuloj, male, por kiuj flanke de la Biblio egalvaloras la Tradicio (kiu eĉ certigas ke la Biblio estas libraro diinspirita), daŭrigis konfese unuformiĝis al la asertoj de la Patroj de la Eklezio kaj al la proklamo de la dua konsilio de Konstantinopolo, plue helpataj de la liturgia preĝado.[5] n
Tiu dogmo trovas korespondon en al liturgio aŭ la principo lex orandi lex credendi (lego de preĝado leĝo de kredado). Aparte en la roma rito estas proklamata, en la antifono "Alma Redemptoris Mater" (Sankta Patrino de la Elaĉetinto), la formulon Virgo prius ac posterius (Virgo antaŭ kaj post la “akuŝo”). En aliaj preĝoj oni ripetas post partum Virgo inviolata permansisti (por la akuŝo vi restis integra virgo). La patrino de Jesuo estas aalvokata kiel “ĉiama Virgo” en la Mi konfesas, en la Konsekta Eŭkaristia preĝo” kaj en diversaj alispecaj devotaĵoj
En la bizanca rito la ĉiama virgeco de Maria estas oftege menciata en la laŭdaj preĝoj al la "Patrino de Dio kaj ĉiama virgulino" kiuj sekvas la grandan kaj malgrandan Ektenioj.
Sekve de la virgeco de Maria, Maria estas kutime epitetata “Maria virga” kaj estas dirita tute rekte “la Virgulino” antonomazie.
La temo pri la ĉiama virgeco de Maria estas elvokita en la Korano. La surao 21, versego 91- eksplicite tion asertas dum en diversaj aliaj suraoj estas proklamata la virga naskiĝo de Jesuo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.