Ĉerokoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉerokoj (ĉeroke: ᎠᏂᏴᏫᏯᎢ, latinigite: Aniyvwiyaʔi, aŭ ĉeroke: ᏣᎳᎩ, latinigite: Tsalagi) estas unu el la indiĝenaj popoloj de la Sudorientaj Arbaroj de Usono. Antaŭ la 18a jarcento, ili estis loĝis plejparte en siaj hejmlandoj, en urbetoj laŭ rivervaloj de la nuntempa sudokcidenta Nord-Karolino, sudorienta Tenesio, randoj de okcidenta Sud-Karolino, norda Georgio, kaj nordorienta Alabamo.[6]
Ĉerokoj ᏣᎳᎩ ᎠᏂᏴᏫᏯᎢ | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
etno | |||||||||
Usonaj indianoj | |||||||||
Suma populacio | |||||||||
316 049 tribaj membroj (Orienta Bando: >13 000, Ĉeroka Nacio: 288 749, Unuiĝinta Kitova Bando: 14 300)[1] 819 105 asertis ĉerokan geneologion en la censo de 2010[2] | |||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||||||||
| |||||||||
Lingvo(j) | |||||||||
angla lingvo, ĉeroka lingvo | |||||||||
Religio | |||||||||
Kristanismo, (historiaj: Kituva, Socio de Kvar Patrinoj,[5]) | |||||||||
La ĉeroka lingvo estas parto de la irokeza lingvaro. En la 19-a jarcento, James Mooney, frua usona etnografo, registris unu voĉan tradicion, kiu priskribis tribon migrintan suden dum antikvaj tempoj de la regionon de la Granda Lagoj, kie aliaj irokezlingvaj popoloj estas baziĝintaj.[7]
Sed antropologo Thomas R. Whyte verkis en 2007, datigante la fendon inter la popoloj pli frua. Li diris, ke la deveno de la prairokeza lingvo estis probable la Apalaĉa regiono, kaj la fendo inter Norda kaj Suda irokezaj lingvoj komenciĝis 4000 jarojn antaŭe.[8]
Je la 1800aj jaroj, eŭropdevenaj usonaj setlantoj klasifikis la ĉerokojn de la sudorienta usono unu el la "Kvin Civilizaj Triboj" en la regiono. Ili farmis, loĝis en konstantaj vilaĝoj, kaj komencis adopti kelkajn kulturajn kaj teknologiajn praktikojn de la blankulaj setlantoj. Ili ankaŭ kreis sian propran skribon.
Hodiaŭ tri ĉerokaj triboj estas federale agnoskataj: la Unuiĝinta Kituva Bando de Ĉerokaj Indiĝenoj en Oklahomo, la Ĉeroka Nacio en Oklahomo, kaj la Orienta Bando de Ĉerokaj Indiĝenoj en Nord-Karolino.[9]
La Ĉeroka Nacio havas pli ol 300 000 tribanoj, do ĝi estas la plej granda el la 567 federale agnoskataj triboj en Usono.[10] Krome, pluraj grupoj asertas ĉerokan devenon, kaj kelkaj el ĉi tiuj estas ŝtate agnoskataj. Entute oni taksas, ke pli ol 819 000 homoj havas ĉerokan genealogion laŭ la usona censo. La plejparto ne estas enskribiĝintaj membrojn de iu tribo.
El la tri federale agnoskataj ĉerokaj triboj, la Ĉeroka Nacio kaj la Unuiĝinta Kituva Bando havas sidejojn en Tahlequah, Oklahomo, kaj la plejparto de iliaj membroj loĝas en la ŝtato. La Unuiĝinta Kituva Bando estas plejparte posteuloj de "Malnovaj Setlintoj", ankaŭ nomataj Okcidentaj Ĉerokoj: tiuj kiuj migris de la Sudoriento al Arkansaso kaj Oklahomo ĉirkaŭ 1817 antaŭ Indiĝena Forigo. Ili rilatas al la ĉerokoj, kiuj pli poste perforte estis translokitaj tien en la 1830aj jaroj pro la Leĝo de Forigo de Indiĝenoj. La Orienta Bando de Ĉerokaj Indiĝenoj situas sur tero konata kiel la Qualla Limo en okcidenta Nord-Karolino. Ili estas plejparte posteuloj de prapatroj, kiuj rezistis aŭ evitis translokadon, restante en la areo. Ĉar ili rezignis triban membriĝon je tiu tempo, ili fariĝis ŝtataj kaj usonaj civitanoj. En la postaj 1800a jaroj, ili reorganiziĝis kiel federale agnoskata tribo.[11]