From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĉela ciklo estas ordigita sekvenco de vitalaj eventoj per kiuj ĉelo pasas kaj kiuj reguligas ĝian kreskon, divizon kaj proliferadon. La ĉela ciklo komencas en la momento en kiu aperas nova ĉelo, la posteulo de alia ĉelo dividita antaŭe, kaj finas en la momento en kiu tiu ĉelo dividiĝas denove.[1][2]
Ĉiuj ĉeloj, eŭkariotoj kaj prokariotoj, sekvas ciklojn dum kiuj ili kreskas, replikas sian DNA[3] kaj dividiĝas.
La ĉela ciklo povas daŭri de kelkaj horoj ĝis pluraj tagoj, depende de la tipo de ĉelo kaj de faktoroj kiel temperaturo aŭ haveblaj nutraĵoj. Ĝenerale, ĉeloj rezultantaj de divido akiras nutraĵojn el sia medio, sintezas pli da komponantoj kaj pliigas grandecon. Poste, post iom da tempo, la ĉeloj dividiĝas. Ĉiu fila ĉelo povas eniri alian ĉelan ciklon kaj generi pli da ĉeloj. La filoj de ĉeloj ankaŭ povas lasi la ciklon kaj ne dividiĝi denove, aŭ resti dormantaj ĝis ili ricevas signalon kaj komencos novan dividon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.