Ĉaebolo
Sudkorea komerca konglomeraĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉaebolo (/ˈtʃeɪbɒl, ˈdʒɛbəl/; koree 재벌, en internacia transliterumo: chaebol; signifanta "Riĉa familio" aŭ "financa kliko"; korea prononco: [tɕɛ̝.Bʌl]) estas la nomo por granda industria sud-korea konzerno, kiu estas administrita kaj kontrolita de individuo aŭ familio [1][2]. Ĉaebolo ofte konsistas de oblo diversigita filiojn, kontrolita de persono aŭ grupo [3]. Pluraj dekduo sudkoreaj grandaj familio kiuj kontrolas kompaniajn grupojn falas sub ĉi tiu difino.
La unua konata mencio de la esprimo en la okcidento devenas de 1984 [1]. La familioj kiuj posedas la ĉaebolojn estas ekstreme influaj kaj riĉaj [2] kaj tiuj gigantaj firmaoj havas grandan influon sur la sudkorea ekonomio. ekzemple, la enspezo de la grupo Samsung estas 20% de la Malneta Nacia Produkto (MEP) de la lando. La plej konataj ĉaeboloj estas la kompaniaj grupoj kiuj inkluzivas la grupojn Hyundai, Kia, LG, Daewoo kaj la SK.
La ĉaeboloj ankaŭ estas kritikitaj pro misuzo de potenco, troa ekonomia gvidado, disbranĉiĝantaj registaraj ligoj, kontestata komerca etiko kaj korupto [4][5][6]. Krom la specifaj kritikoj, la ĉaeboloj kontrolas la nacian ekonomion entute kaj estas sufiĉe malproksimaj ne nur de la ideala bildo de libera konkurenciva merkata ekonomio, sed ankaŭ de la nuntempa tutmonda kaj okcidenta praktiko, precipe koncerne la ŝancojn de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj sendependaj.
Televidserio de koreaj dramoj (ĉefe Cindrulin-stilaj rakontoj) ofte prezentas imagajn ĉaebolojn pri la temo, kiuj estas pentritaj sufiĉe malhelan bildon de la ĉaeboloj.