From Wikipedia, the free encyclopedia
¡Ay, Carmela! estas teatraĵo de hispana dramaturgo José Sanchis Sinisterra verkita en 1986, premierita en 1987 kaj Premio Max al Plej Bona Dramaturgo en hispana lingvo en 1999.[1]
¡Ay, Carmela! | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | José Sanchis Sinisterra |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
La nomo devenas el samnoma popola kanto tre fama dum la Hispana Enlanda Milito. Ĝi estis tradukita al Esperanto kun la nomo Ha, Karmela!.
Carmela (kuraĝa kaj spontanema) kaj Paulino (praktikema kaj malkuraĝeca) estas vagaktoroj kiuj ludas por la distrado de la respublika tendaro en la Hispana Enlanda Milito. Ili estas lacaj de tiu malfacila vivo kaj intencas retiriĝi al Valencio, sed erare ili trafas sin en la zono kontrolita de la frankisma tendaro. Oni malliberigas ilin, ĉar evidentas, ke ili simpatiis kun la maldekstra flanko. Aliajn malliberulojn oni sisteme mortpafas kaj ili povus savi siajn vivojn plenumante spektaklon por grupo de frankismaj militistoj, kio tute estas for de la antaŭaj kapabloj de la trupo. Paulino tute akceptas la proponon, dum Carmela reprezentas la pli ribeleman sintenon, kaj tio estas la kerno de la tensioj en la verko. Ili devos adapti (tordi) sian repertorion por plaĉi al la nunaj ekstremdekstremaj militistaj aŭtoritatoj, sed Carmela ne rezignas sin.
La teatraĵon oni premieris la 5-an de novembro 1987 en la Teatro "Principal" de Zaragozo reĝisorita de José Luis Gómez, kiu ankaŭ ludis la rolon de Paulino. Verónica Forqué ludis la rolon de Carmela.[2] Unu jaron poste, la ĉefroluloj estis luditaj de Manuel Galiana kaj Kiti Mánver, denove reĝisorita de José Luis Gómez.
En 2007, oni repremieris en la Teatro Fígaro de Madrido, reĝisorita de Miguel Narros, kun Forqué ludante la virinon dum Santiago Ramos ludis la rolon de Paulino.[3]
Siaflanke, en 2013 José Bornás reĝisoris sian propran adaptaĵon de la verko, ludita de Elisa Matilla kiel Carmela kaj de Eduardo Velasco kiel Paulino. Poste li estis anstataŭita de Daniel Albaladejo kaj finfine de Jacobo Dicenta.
En 2015 la verko estis ludita en la Malnova Vilaĝo de Belchite, kie supozeble okazas la agado de la teatraĵo, kun ĉeesto de la propra aŭtoro Sanchis Sinisterra.
En 2019 Cristina Medina, kiel Carmela, kaj Santiago Molero, kiel Paulino, organizis turneon tra diversaj teatroj de Hispanio.[4][5]
La teatraĵo estis subtitolita foje kiel Elegía de una Guerra Civil, en dos actos y un epílogo, kaj en aliaj fojoj kiel Carmela y Paulino, variedades a lo fino.
Carlos Saura reĝisoris en 1990 la kinversion, kun Carmen Maura kaj Andrés Pajares en la roloj de Carmela kaj Paulino, kaj Gabino Diego, inter aliaj aktoroj de tiu versio kiu aldonas rolulojn, scenojn, scenejojn kaj dialogon.
En 2000 oni faris version por televidprogramo Estudio 1 reĝisorita de Manuel Iborra kaj ludita de Juan Diego kaj denove de Verónica Forqué.
Tania Sarabia kaj Basilio Álvarez estas la aktoroj de la versio en Venezuelo, reĝisorita de Armando Álvarez en produktaĵo de la Grupo Teatral SKENA, premierita en Karakaso, en la Teatro Trasnocho en 2006. La duan sezonon oni premieris en la teatro Premium en 2011.
En Bonaero la verko estis ludita en 1989 de prestiĝaj aktoroj argentinaj Virginia Lago kaj Jorge Rivera López reĝisoritaj de Dervy Vilas en la teatroj Margarita Xirgu de Casal de Catalunya, El Vitral kaj per turneo en la interno de la lando.[6] En tiu versio estas nur du roluloj, same kiel ĉe multaj ludoj ĉefe fare de amatoraj grupoj en Hispanio.
En Bruselo oni ludis en marto 2015 en la Théatre Le Public franclingvan version luditan de aktoroj Guy Pion kaj Béatrix Ferauge kun reĝisorado de Carlo Boso.[7]
La teatraĵon tradukis al Esperanto Miguel Fernández kaj ĝi estis publikigita de SAT-en-Hispanio en 2018, laŭ titolo Ha, Karmela! Elegio pri enlanda milito, en du aktoj kaj unu epilogo.[8] En tiu traduko la du roluloj nomiĝas Karmela kaj Paŭleno, tiu tiel por eviti inan finaĵon. Tiu eldono inkludas, kiel apendicojn, tradukon de tre konata versio de la kanto kiu inspiris la teatraĵon, sub la titolo "La Ebr-armeo", plus tradukojn de du aliaj poemoj rilataj al la Internaciaj Brigadoj. En fina noto oni indikas, ke la verkon oni tradukis jam al germana, franca, greka, angla, sveda kaj turka.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.