From Wikipedia, the free encyclopedia
«¡Ay, Carmela!» estas kanto komponita origine komence de la 19-a jarcento kaj tiam kantita ĉefe de hispanaj soldatoj luktantaj kontraŭ la invado de francoj dum la Milito de Hispana Sendependigo (1808-1814), kaj kiu estis rekuperita laŭ diversaj nomoj fare de la soldatoj de la respublika tendaro kiel unu de la kantoj de la Hispana Enlanda Milito (1936-1939). La melodio estis uzita ankaŭ de la frankisma tendaro, ĉefe laŭ la nomo «Por el río Nervión».[1]
La origina versio de la kanto enhavas pli ol dek strofojn.[1]
La kanton oni konas per diversaj nomoj, kiel por ekzemplo «El Ejército del Ebro», «El paso del Ebro», «¡Ay, Manuela!», «Rumba la Rumba» kaj «Viva la XV Brigada».[1][2][3][4][5]
Tre diversaj kantistoj ludis la kanton kiel Rosa León, Chicho Sánchez Ferlosio, Dalida, Soledad Bravo, Ana Belén, Los Muertos de Cristo ktp.
La kanton kaj ties uzado fare de la soldatoj de la respublika tendaro inspiris teatraĵon ¡Ay, Carmela! de José Sanchis Sinisterra (tradukita en Esperanton), kiu siavice inspiris filmon ¡Ay, Carmela! de Carlos Saura.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.