William SHAKESPEARE [ˈwɪljəm ˈʃeikspiər], esperante Vilhelmo ŜEKSPIRO (naskiĝis en aprilo 1564 - dato ne certe konata; li baptiĝis la 26-an de aprilo - kaj mortis la 23-an de aprilo 1616) estis angla poeto kaj dramverkisto, konsiderata preskaŭ universale unu el la plej bonaj poetoj kaj dramverkistoj de la mondo kaj la plej bona verkisto de la angla lingvo.
« Ĉevalo! Ĉevalo! Mia regno por ĉevalo! » « A horse! A horse! My kingdom for a horse! » — Rikardo la 3-a
« Amu ĉiujn, fidu je kelkaj,
Faru malbonon al neniu. » « (angle) Love all, trust a few,
Do wrong to none. » — William Shakespeare
« Amo estas blinda , kaj amantoj ne povas vidi
la belajn malsaĝecojn, kiujn ili mem faras. » « (angle) Love is blind, and lovers cannot see
The pretty follies that themselves commit. » — William Shakespeare, La Venecia Komercisto
« La malsaĝulo pensas, ke li estas saĝa , sed la saĝulo scias , ke li mem estas malsaĝulo. » « (angle) The fool doth think he is wise, but the wise man knows himself to be a fool. » — William Shakespeare, As You Like It
Reĝo Lear
tradukis K. Kalocsay, eldonis UEA 1966 Serio Oriento-Okcidento
« La vero estas korthundo; ĝi devas iri en sian kuŝejon; ĝi devas esti vipita eksteren... » — Akto Unua, sceno kvar
« Vi ne devus maljuniĝi antaŭ ol vi saĝiĝis . » « Thou shouldst not have been old till thou hadst been wise. » — Akto unua, sceno V
Hamleto
tradukis L. L. Zamenhof
« Ĉu esti aŭ ne esti - tiel staras nun la demando » « To be or not to be - that is the question » — 3a Akto, 1a sceno
1 2 laŭ cito en Aforismoj greneroj de saĝeco de Eduard V. Tvarozek