«…je metafizikadespero la ikonoklastojn metis la penso, ke la ikonoj kaŝas entute nenion, ke fakte tio estas ne la imagoj, kies statuson difinas agado de la originalo, sed la veraj simulakroj, senĉese elradiantaj siajn proprajn ĉarmojn. Pro tio ja necesis kontraŭ iu ajn pezo preventi tiun morton de dia referenceco.»
«Ĉirkaŭitaj de simulakro de la valoro kaj de fantomo de la kapitalo kaj la potenco ni estas oble pli sendefendaj kaj senhelpaj, ol ĉirkaŭitaj de la leĝo de kosto kaj varo, ĉar la sistemo evidentiĝis esti kapabla inkluzivi en si sian propran morton, liberiginte nin de respondeco pri ĝi, do ankaŭ de la senco de nia propra vivo.»
«Hipnota stato estas libera je senco kaj ĝi progresas dum la senco malvarmiĝas. Ĝi aperas tie, kie regas mediumo, idolo kaj simulakro, sed ne mesaĝo, ideo aŭ vero. Tamen nome je tiu ĉi nivelo funkcias la amaskomunikiloj.»