La Kapitalo (germane: Das Kapital) estas la verko de Karolo Markso, eldonita en tri volumoj en 1867, 1885, 1894 kaj dediĉita al politika ekonomiko.
«Al la plendo pri korpa kaj spirita kripligo, antaŭtempa morto, torturo de trolaboro, ĝi respondas: Ĉu tiu turmento nin turmentu, ĉar ĝi pliigas nian plezuron (la profiton)?»
—La kapitalo, ĉap. 1-9, p. 311, 312
«Ĉe la analizado de la ekonomiaj formoj krome ne povas servi mikroskopo nek ĥemiaj reakciiloj. La abstraktiga forto devas anstataŭi ambaŭ.»
—La kapitalo, ĉap. 1-9, p. 15
«La giganta, intermita etendeblo de la fabriksistemo kaj ĝia dependeco de la mondmerkato produktas nepre febran produktadon kaj postsekvan troplenigon de la merkatoj, kun kies kuntiriĝo okazas paralizo. La vivo de la industrio transformiĝas en sinsekvon de periodoj de meza vigleco, prospero, superproduktado, krizo kaj stagnado.»
—La kapitalo, ĉap. 10-13, p. 177, 178
«La irlanda malsato de 1846 mortigis pli ol 1 000 000 homojn, sed ĝi mortigis nur kompatindajn diablojn. Al la riĉeco de la lando ĝi ne faris la plej etan damaĝon.»
«La kapitalo estas mortinta laboro, kiu nur vampire reviviĝas per ensuĉado de viva laboro, kaj vivas des pli, ju pli da ĝi ĝi ensuĉas.»
—La kapitalo, ĉap. 1-9, p. 269
«La religia mondo estas nur la respegulo de la reala mondo.»
«Nur la formo en kiu oni deprenas tiun plusvaloron de la rekta produktanto, la laboristo, distingas la ekonomiajn soci-ordojn, ekz-e la socion de sklavismo disde tiu de la dunglaboro.»
—La kapitalo, ĉap. 1-9, p. 251
«Produktado de plusvaloro aŭ plusfarado estas la absoluta leĝo de tiu produktadmaniero [de kapitalismo].»
—Das Kapital, MEW 23, 647
«La akumulado de riĉaĵo ĉe unu poluso estas do samtempe akumulado de mizero, laborturmento, sklaveco, nesciado, brutaliĝo kaj morala difektiĝo ĉe la kontraŭa poluso, do ĉe tiu klaso kiu produktas sian propran produkton kiel kapitalon.»
—Das Kapital, MEW 23, 674-675
«La perforto estas la akuŝisto de ĉia malnova socio kiu gravedas je nova.»
—Das Kapital, MEW 23, 779
«La sola parto de la tiel nomata nacia riĉaĵo, kiu reale eniras en la tutan posedon de la modernaj popoloj, estas ‒ ilia ŝtatŝuldo.»
—Das Kapital, MEW 23, 782
«Kun konvena profito la kapitalo fariĝas aŭdaca. Dek elcento sekuraj, kaj eblas apliki ĝin ĉie; 20 elcento, ĝi vigliĝas; 50 elcento, pozitive aŭdaca; por 100 elcento ĝi stamfas ĉiajn homajn leĝojn sub sian piedon; 300 elcento, kaj ne ekzistas krimo kiun ĝi ne riskus, eĉ riske de pendumilo.»
—Das Kapital, MEW 23, 801
«Kiel la sovaĝulo devas lukti kun la naturo por kontentigi siajn bezonojn, por konservi kaj reprodukti sian vivon, tiel devas tion la civilizito, kaj li devas tion en ĉiuj sociaj formacioj kaj sub ĉiuj eblaj produktadmanieroj.»
—Das Kapital, MEW 25, 828
«En manufakturo kaj metiolaboristo igas la ilon servi al si, en fabriko li servas al maŝino. Tie movado de la laborilo venas de li, ĉi tie li devas sekvi movojn de la laborilo. En manufakturo laboristoj estas membroj de unu viva mekanismo. En fabriko morta mekanismo ekzistas sendepende de ili kaj ili estas aligitaj al ĝi kiel vivaj aldonaĵoj.»
«Kapitalo estas morta laboro, kiu kvazaŭ vampiro reviviĝas nur kiam ĝi ensuĉas vivan laboron kaj ĝi vivas ju pli bone ol pli da viva laboro ĝi konsumas.»