Cinikismo estas la movado komencita per helena filozofo Antisteno kiu fondis la lernejon en 5-a jarcento antaŭ la Kristo en Kinosargo) kaj maniero konduti senhonte maldeca; senhontega; montranta indiferentecon kaj malŝaton por ĉia noblaĵo.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
«La individuo sentas sin senespere droninta en ĥaosa amaso da faktoj kaj kun kortuŝa pacienco atendas, ke “fakuloj” decidu kion li faru. Rezulto de tia influo estas ambigua: unuflanke cinikismo kaj skeptikismo rilate ĉion, kio estas skribata kaj dirata, aliflanke — infaneca fido al ĉio, kio estos dirita kun sufiĉa aplombo.»
«Cinikismo kaj senmoraleco de la makiavelapolitiko ligiĝas ne al neskrupuleco en la elekto de la rimedoj, pri kio insistas ĝia ekstreme kruda interpreto: necesas serĉi ilin je libera traktado de la celoj.»
«Estas manko de fido, pli ol ĉio alia, kiu mortigas civilizon. Ni povas detrui nin per cinikeco kaj seniluziiĝo, same efike kiel per bomboj.»
«(angle) It is lack of confidence, more than anything else, that kills a civilisation. We can destroy ourselves by cynicism and disillusion, just as effectively as by bombs.»