Ateismo estas la doktrino, kiu neas la ekziston de dioj aŭ Dio.
«Tagon post kiam la mondo ĉesos kredi je dio, ateistoj estos la plej malfeliĉaj el la homoj.»
—Ernest Renan,Historio de la Popolo de Izraelo. Vol. V.
«La ekstrema ateismo meritas pli da estimo ol la laika indiferenteco… La kompleta ateisto staras sur antaŭlasta ŝtupo al la kompleta kredo… La indiferenca homo ja nenian kredon havas krom la aĉa timo.»
«...neadon, same kiel aserton de la religia kredo “pruvi” ne eblas. Ni estas tute liberaj je elekto de vidpunkto, ĉe iuj ajn cirkonstancoj tiu decido estas arbitra.»
«Religio iel konvinkis la homojn, ke ekzistas Nevidebla Viro en la ĉielo, kiu ĉiuminute spektas ĉion, kion vi faras. Kaj la Nevidebla Viro havas specialan liston de dek agoj, kiujn Li volas ke vi ne faru. Kaj se vi faras ajnon el tiuj dek agoj, Li kreis specialan lokon plenan je fajro kaj fumo kaj brulado kaj torturo kaj dolorego, kien Li metos vin por eterne doloriĝi kaj bruli kaj sufoki kaj krii ĝis la fino de tempo! Kaj Li amas vin!»
«Ni kredas nian devon, nome de homa libereco, homa digno kaj homa prosperado, repreni el la ĉielo la varojn, kiujn ĝi rabis, por redoni ilin al la tero.»
«Nous croyons devoir, en vue de la liberté humaine, de la dignité humaine et de la prospérité humaine, reprendre au ciel les biens qu’il a dérobés à la terre, pour les rendre à la terre.»
«La popolo sendube havus la neordinare mallarĝajn animojn kaj senutilajn instinktojn de la burĝaro, se ili ne elprovus sian bezonon eliri. Sed por eliri ekzistas nur tri rimedoj, el kiuj du estas fantaziaj kaj la tria reala. La unuaj du estas la drinkejo kaj la preĝejo, diboĉo korpa aŭ diboĉo mensa. La tria estas socia revolucio.»
«Le peuple devrait avoir l’âme singulièrement étroite et l’instinct aplati des bourgeois pour ne point éprouver le besoin d’en sortir; mais pour cela il n’a que trois moyens, dont deux fantastiques, et le troisième réel. Les deux premiers, c’est le cabaret et l’église, la débauche du corps ou la débauche de l’esprit; le troisième, c’est la révolution sociale.»
«Estas mirinde, ke en tia ĝenerale ateisma socio kiel la nia, kulposento estas tiom disvastiĝinta kaj tiom profunde enradikiĝinta. La ĉefa diferenco de ekzemple kalvinisma komunumo konsistas en tio, ke la kulposento estas ne tute konsciata kaj ne rilatas al la religia nocio de peko. Ĉe supraĵa rigardo al la aferoj ni trovas, ke la homoj sentas sin kulpaj pro centoj da diversaj kazoj… La afero aspektas preskaŭ tiel kvazaŭ ili bezonas trovi ion pro kio ili povus senti sin kulpaj.»
«Eraro de nekredantoj estis strebo koncentri sian atenton je atakoj kontraŭ la ideo de dio. Ilia realacelo devus konsisti je tio, ke dubigi seriozecon, kun kiu la kredantoj konsideras la religion kaj speciale nocion de dio, kaj tio signifus ke ili, enkorpigante en si etoson de la frateca amo, vero kaj justeco, estus la plej radikalaj kritikantoj de la nuntempasocio.»
«Mi asertas ke ni ambaŭ estas ateistoj. Mi nur kredas je unu malplia dio, ol vi. Kiam vi komprenos, kial vi malakceptas iujn aliajn eblajn diojn, vi komprenos ankaŭ kial mi malakceptas la vian.»
—Stephen F. Roberts
«Scienco estu instruata nek por apogi religion nek por pereigi ĝin. Scienco estu instruata simple ignorante religion.»
—Stephen F. Roberts
«Ateismo legitimata:
Se Dio ekzistas, do ĉio kio ekzistas estas laŭdia.
Ateismo ekzistas.
Ateismo estas laŭdia.
Dio volas, ke ateistoj ekzistu.»
—Stephen F. Roberts
Thomas Szasz
«Tio, kio estas asertata sen pruvo, povas esti malasertata sen pruvo.»
«Intenco perforte kaj unubate faligi la religion estas sendube absurda entrepreno. Unuavice pro tio ke ĝi ne havas perspektivojn. La kredanto ne permesos forpreni de si sian kredon nek per argumentoj de racio, nek per malpermesoj. Estus kruele se rilate iun tio sukcesus. Se iu dum jardekoj estis prenanta dormigilojn, li kompreneble ne estos dormanta se oni forprenos de li la pilolojn.»