Svatý Kopeček (Olomouc)
Svatý Kopeček estas historia municipo, nun urba kvartalo, pilgrimloko kaj katastra teritorio nordoriente de la statuta urbo Olomouc en Ĉeĥio. Ĝi estas malproksima proksimume 7 km de la urbocentro de Olomouc kaj ĝi servas kiel refreŝigeja loko de loĝantoj de Olomouc. Supermara alteco de Kopeček mem estas 393 m s. m. Troviĝas ĉi tie Zoologia ĝardeno Olomouc kaj Baziliko de Ĉielvizito de Virgulino Maria, ĉe kiu ĉiujare okazas grandaj pilgrimoj. Vivas ĉi tie 801 loĝantoj (2021).
Read article