Svatý Kopeček (Olomouc)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Svatý Kopeček (germane Heiligenberg) estas historia municipo, nun urba kvartalo, pilgrimloko kaj katastra teritorio nordoriente de la statuta urbo Olomouc en Ĉeĥio. Ĝi estas malproksima proksimume 7 km de la urbocentro de Olomouc kaj ĝi servas kiel refreŝigeja loko de loĝantoj de Olomouc. Supermara alteco de Kopeček mem estas 393 m s. m. Troviĝas ĉi tie Zoologia ĝardeno Olomouc kaj Baziliko de Ĉielvizito de Virgulino Maria, ĉe kiu ĉiujare okazas grandaj pilgrimoj. Vivas ĉi tie 801 loĝantoj (2021).
Svatý Kopeček | |
germane Heiligenberg | |
urba parto | |
Svatý Kopeček: vido al premonstrata monaĥejo kun Baziliko de Ĉielvizito de Virgulino Maria | |
Oficiala nomo: Svatý Kopeček | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Olomouc |
Administra municipo | Olomouc |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Hanakio |
Montaro | Nízký Jeseník |
Domoj | 228 2011 |
Situo | Svatý Kopeček |
- alteco | 393 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 37′ 47″ N 17° 20′ 26″ O (mapo) |
Katastro | 2,01 km² (201 ha) Svatý Kopeček |
Loĝantaro | 801 (2021) |
Denseco | 398,51 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 779 00 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Olomouc
| |
Vikimedia Komunejo: Svatý Kopeček | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 605 |
1880 | 627 |
1890 | 597 |
1900 | 659 |
1910 | 789 |
1921 | 791 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 907 |
1950 | 905 |
1961 | 822 |
1970 | 789 |
1980 | 931 |
1991 | 843 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 794 |
2011 | 792 |
2021 | 801 |
Svatý Kopeček estas naskoloko de Karel Svolinský (1896–1986), nacia artisto, pentristo kaj grafikisto. Restadis ĉi tie ankaŭ Jiří Wolker, kiu en la jaro 1921 verkis poemon Svatý kopeček. Kreis ĉi tie ankaŭ belartistoj Bohumír Dvorský, Stanislav Menšík kaj Cyril Bouda, skulptisto Josef Stárek, verkisto Stanislav Krejčí kaj aliaj. La 14-an de novembro 1955 ĉi tie mortis pentristo Jindřich Lenhart, sur lia tombo estas skribaĵo "Ĉi tie mortis pentristo, kiu amis tiun ĉi regionon". La 20-an de aŭgusto 1975 ĉi tie mortis ankaŭ verkisto Oldřich Králík.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.