Havajo
federacia subŝtato de Usono, konsistanta el insuloj en Pacifiko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Havajo (angle Hawaii; havaje Hawaiʻi [ha-ŬAJ-’i] aŭ [ha-VAJ-’i]) estas subŝtato de Usono. Ĝi estas vulkana insularo en la Pacifiko, kiu fariĝis la 50-a ŝtato de Usono la 21-an de aŭgusto 1959.
Rapidaj faktoj Akvejo, Supermara alteco ...
Havajo Ŝtato de Havajo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtata kromnomo: The Aloha State | |||||
Aliaj subŝtatoj de Usono | |||||
Oficiala(j) lingvo(j): | angla, havaja | ||||
Plej granda urbo | Honolulo | ||||
Ŝtatestro | Josh Green (ekde 5-a de decembro 2022) | ||||
Areo | 28311 km² (43) | ||||
Loĝantaro (2020) | |||||
- Loĝantaro | 1 455 271 (40-a) | ||||
- Denso | 82.6 /km² (13-a) | ||||
Aliĝo | |||||
- Dato | 21-an de aŭgusto 1959 | ||||
- Ordo | 50 | ||||
Horzono | UTC-10:00 | ||||
Latitudo | 18° 55′ N ĝis 28° 27′ N | ||||
Longitudo | 154° 48′ W ĝis 178° 22′ W | ||||
Larĝeco | ? km | ||||
Longeco | 2,450 km | ||||
Alteco | |||||
- Plej alta | 4205 m | ||||
- Meza alteco | 920 m | ||||
- Plej malalta | marnivelo m | ||||
Mallongigoj | |||||
- USPS | HI | ||||
- ISO 3166-2 | US-HI | ||||
Retejo | https://portal.ehawaii.gov/ | ||||
Akvejo | Pacifiko | ||||
Supermara alteco | 925 m [+] | ||||
Koordinatoj | 21° 30′ 0″ N, 158° 0′ 0″ U (mapo)21.5-158 | ||||
Plej alta punkto | Mauna Kea [+] | ||||
Plej malalta punkto | Pacifiko [+] | ||||
Akvokolektejo | 28 311 km² (2 831 100 ha) [+] | ||||
Areo | 28 311 km² (2 831 100 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 1 455 271 [+] (1-a de aprilo 2020) | ||||
Horzono | havaja horzono de Nordameriko (UTC-10), Pacifiko/Honolulo [+] | ||||
|
|||||
Havajo | |||||
Vikimedia Komunejo: Hawaii [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Fermi
Inter la subŝtatoj de Usono, Havajo havas kelkajn distingojn:
- la ŝtato kun la plej suda loko en Usono (Suda Pinto, angle South Point, ĉe la insulo de Hawaii).
- la sola usona ŝtato, kiu ne geografie situas en Nordameriko.
- la sola ŝtato kiu situas tute en la tropikoj.
- unu el du ŝtatoj ekster la 48 konektitaj ŝtatoj de Usono (la alia estas Alasko).
- la sola ŝtato kies areo ankoraŭ kreskadas pro aktivaj vulkanoj.
- unu el du ŝtatoj kies loĝantaro ne havas majoritaton de blankuloj (la alia estas Kalifornio).
- la ŝtato kiu havas la plej grandan proporcion de aziaj personoj.
- la ŝtato kun pli da endanĝerigataj specioj ol la aliaj.
- la sola ŝtato kiu produktas kafon kiel ĉefa industrio.
La ŝtato inkluzivas 19 insulojn kaj atolojn en la centra Pacifiko. La ok plej grandaj insuloj de Havajo, kaj la insuloj kiuj havas daŭrajn loĝantarojn, estas: Hawaii, Kauai, Lanai, Maui, Molokai, Oahu, Niihau, kaj Kahoolawe. Tiuj ĉi insuloj situas en la sudorienta parto de la insularo. Ĉiuj el la insuloj formiĝis per vulkana agado; aktuala vulkana agado okazas sur la insulo Hawaii.