![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/27/LanaiLandsat.jpg/640px-LanaiLandsat.jpg&w=640&q=50)
Lanai
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lanai aŭ Lanajo estas la sesa plej granda de la Havajaj Insuloj. Ĝi ankaŭ estas konata kiel la Ananas-Insulo pro ĝia pasinteco kiel kovrata de plantejoj de ananaso. La nura urbo estas Lanai-urbo, malgranda setlejo. La insulo estas iom kom-forma, kun larĝo de 29 km en la plej longa direkto. La tuta areo estas 364 km², igante ĝin la 42-a plej granda insulo en Usono.[1] Ĝi estas separata de la insulo de Molokai pere de la Kalohi Kanalo norde, kaj de Maui proksime de la Aŭaŭa Kanalo oriente. La Usona Censoservo difinas Lanai kiel Censo-terpeco 316 el Maui-distrikto. Ĝia totala populacio estis 3,193 en la censo de 2000.[2] al 3.102 en 2010.[3] Multaj el la famaĵoj de la insulo kaj ejoj estas situantaj ĉe kampaj vojoj kie ajnagrunda aŭtomobilo estas postulata.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4a/WV_banner_Lanai_Garden_of_Gods.jpg/640px-WV_banner_Lanai_Garden_of_Gods.jpg)
Lanai | ||
---|---|---|
![]() | ||
insulo [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Supermara alteco | 1 025,9568 m [+] | |
Koordinatoj | 20° 50′ N, 156° 55′ U (mapo)20.825-156.92 | |
Plej alta punkto | Lānaihale [+] | |
Akvokolektejo | 363,97 km² (36 397 ha) [+] | |
Areo | 363,97 km² (36 397 ha) [+] | |
Loĝantaro | 3 102 [+] (2010) | |
Horzono | UTC-10:00 [+] | |
Poŝtkodo | 96763 [+] | |
![]() |
||
Lanai | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/27/LanaiLandsat.jpg/320px-LanaiLandsat.jpg)
La 98 % de la insulo estas posedata de la entrepreno Castle & Cookes, de Larry Ellison, aĉetita en junio de 2012.