From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝinkanseno (japane 新幹線, ŝin-kan-sen, Hepburn: Shinkansen) estas nomo por grandrapidaj fervojaj linioj en Japanio, grandrapidaj trajnoj kaj rilataj fervojaj sistemoj, administrataj de kompanioj el la grupo Japana Fervojo (JR).
Ŝinkanseno | ||
---|---|---|
altrapida fervojo • klaso de vagonara servo • registrita marko vd | ||
Dum | 1964 - nekonata/nuntempe | |
Lando | Japanio | |
Partoprenanta | Ŝinkansena linio Tokajdo • Ŝinkansena linio Sanjo • Ŝinkansena linio Tohoku • Jōetsu Shinkansen • Hokuriku Shinkansen • Kyushu Shinkansen • Hokkaido Shinkansen vd | |
La ŝinkansena reto ligas la plej grandajn urbojn en insuloj Honŝuo kaj Kjuŝuo per rapido de pli ol 200 km/h. Ekde 2007 la plej novaj trajnoj de la serio N700 veturas kun maksimuma rapido de 300 km/h.
La unua linio (per trajnoj de la serio 0, forlasitaj de post 2008), la ŝinkansena linio Tokajdo malfermiĝis la 1-an de oktobro 1964.
La populara nomo Kugla Trajno estas traduko de la japana termino "dangan reŝŝa" (弾丸列車), kiu estis komence donita nomo de grandrapide linia projekto en la 1940-aj jaroj. La nomo Nova Trunkolinio (laŭ PEJVO) estas plej rekta traduko de "Ŝinkansen" (新幹線), tamen ĝi strikte priparolas nur trakojn, dume la trajnoj estas nomataj "Super-specialaj ekspresoj" (超特急 [ĉō-tokkjū]). En komenco ŝinkansena linio Tokajdo estis nomita "Nova Linio Tokajdo".
La leĝo pri planoj de ŝinkansenoj de la tuta lando, (全国新幹線鉄道整備法; la 71-a leĝo de la 18-a de majo, 45-a jaro de Ŝoŭa (1965)), diras en la dua artikolo, ke Ŝinkanseno estas "ĉefa linio" (本線 [hon-sen]), kiun (trajnoj) povas veturi je pli ol 200 kilometroj hore tra ĝia ĉefa etapo. Aliflanke, oni nomas tradiciajn liniojn Zajrajsen(在来線).
Diversaj alt-nivelaj teknikoj necesas al ŝinkansenaj linioj, por ke la ŝinkansenoj veturu pli ol 200 kilometrojn hore kun sekureco kaj komforto.
Ŝinkansenaj trajnoj ne uzas la samajn relojn kiel la antaŭaj trajnoj. Tiel estas por eviti, ke malrapidaj tradiciaj trajnoj kaj rapidaj Ŝinkansenoj sin reciproke ĝenas.
Pro rapida veturo, kondukistoj de ŝinkanseno ne povas rimarki signalojn sur tero. Pro tio, envagona signalo indikas al kondukistoj. Aldone, sistemo de aŭtomata trajnregado estas uzata por ĉiuj ŝinkansenoj.
Por provizi energion servas unu-faza alterna kurento de 25 000 Voltoj. La frekvenco estas 50 aŭ 60 Hz. Vagonaroj, kiuj veturas tra la du frekvencaj etapoj, ŝanĝas frekvencon. La kaŭzo estas, ke dum la unuaj jaroj de elektro-instalado en Japanio importoj en la sudo estis el Usono, kun 60 Hz, kaj en la nordo el Eŭropo, kun 50 Hz. Je la loko, kie la ŝanĝo okazas, la trajno ne ricevas kurenton dum kelkaj cent metroj por eviti subitan ekpuŝon.
Nomo | Finstacioj | Longeco | Komerca longeco | Kompanio | |
---|---|---|---|---|---|
Ŝinkansena linio Tokajdo | Stacio Tokio | Stacio Ŝin-Osaka | 515.4km | 552.6km | Tokaja Fervoja Kompanio |
Ŝinkansena linio Sanjo | Stacio Ŝin-Osaka | Stacio Hakata | 553.7km | 644.0km | Okcident-Japania Fervoja Kompanio |
Ŝinkansena linio Tohoku | Stacio Tokio | Stacio Ŝin-Aomori | 674.9km | 713.7km | Orient-Japania Fervoja Kompanio |
Ŝinkansena linio Ĝoecu | Stacio Omija-Stacio | Stacio Niigata | 269.5km | 303.6km | |
Ŝinkansena linio Hokuriku | Stacio Takasaki | Stacio Nagano | 117.4km | 117.4km | |
Ŝinkansena linio Kjuŝu | Stacio Hakata | Stacio Kagoŝima-Ĉuo | 256.8km | 288.9km | Kjuŝua Fervoja Kompanio |
Ŝinkansena teknologio ekzistas ankaŭ en aliaj landoj.
La vorton, proponatan de Ŝimizu Koiĉi en "Japana Esearo N-ro 3" (2003), uzas i.a. Spomenka Štimec en sia vojaĝrakonta verko "Nesenditaj leteroj el Japanio", samkiel japanaj esperantistoj, ne nur skribe, sed ankaŭ parole.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.