From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝerdenoj (ankaŭ Ŝirdana, Ŝerden, Serden aŭ Ŝardana) estis antikva popolo de piratoj kiu konstituis unu de la grupoj de la nomitaj Maraj popoloj, kiuj aperas en historiaj fragmentitaj registroj de skribaĵoj de Antikva Egipto pri la zono de la Mediteraneo de ĉirkaŭ la jaro 2000 a.K.; la informaro tamen pri ili estas tre malabunda. En la bildoj ili aperas vestante komplikan armaĵon de surmetitaj bendoj el ledo aŭ metalo, kaj kasko kun vertopinto. La armaĵo aspektas simila al tiu uzita de la filiŝtoj de Medinet Habu, kaj simila, sed ne identa al tiu kiu troviĝas en la tombo 12a de Dendra kie oni trovis ceramikon mikenan IIB-IIIA de la dua duono de la 15-a jarcento a.K. La glavo de Ŝerdenoj, laŭ la teorioj de James Henry Breasted, eble estis disvolvigita el plilongigo de eŭropaj tranĉiloj aŭ ponardoj kaj estis asociita kun la minindustrio de la stano en la regiono de la aktuala Bohemio. Robert Drews ĵus sugestis[1] ke la uzado de tiu armilo inter la grupoj de pagsoldataj ŝerdenoj kaj filiŝtoj faris ilin kapablaj rezisti atakojn de kavalerio, kio faris ilin tre valora forto por la milito.
Ŝerdenoj | |
---|---|
historia etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Oni ne malkovris mencion al la Ŝerdenoj en legendoj aŭ dokumentoj de hititoj aŭ grekoj, kio sugestas, ke ili ne aperis frue en siaj influesferoj. La ĉefa teorio subtenas, ke tiuj popoloj aperis en la okcidenta Mediteraneo, rigardante la konekton en etimologio inter Ŝirdana kaj "Sardinia" (Sardio), Ŝekeleŝ kun Sicilio kaj Trs-w (Teresh aŭ Tursci) kun Tirenanoj kaj Etruskoj, sed la arkeologiaj pruvoj ne estas kontentigaj kaj pro tio oni povas supozi, ke tiuj popoloj alvenis al Okcidenta Mediteraneo en klasikaj tempoj multe post la periodo de Ramseso la 2-a kaj ne antaŭe.
En Sardio la datado de la armiloj kaj armaĵoj de la Bronzepoko similaj al tiuj de la egiptaj bildoj de Ŝirdana havigas datojn tre postajn en kelkaj jarcentoj al la periodo de la Marpopoloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.