From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĝirondanoj aŭ Ĝirondistoj estis membroj de la Ĝirondo, nome politika grupo funkcianta en Francio el 1791 al 1795 dum la Franca Revolucio. La Ĝirondanoj estis aktivaj ene de la Leĝofara Asembleo kaj en la Nacia Konvencio. Ili estis parto de la movado de Jakobenoj, sed ne ĉiu ĝirondano estis membro de la Jakobena Klubo.
Ĝirondano | ||
---|---|---|
politika grupo former liberal party (en) | ||
Komenco | 1792 vd | |
Fino | 1793 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Bordeaux | |
Ideologio |
respublikismo • aboliciismo • klasika liberalismo • malcentralizado • sekulareco | |
La Ĝirondanoj kampanjis por la fino de la monarkio sed poste rezistis la spiralan momenton de la Revolucio. Ili konfliktis kun la Montaruloj (Montagnards), nome radikala frakcio ene de la Jakobena Klubo. Tiu konflikto finfine kondukis al la ribelo de la 31a de Majo al la 2a de Junio 1793 kaj ties amasa ekzekutado, la komenco de la Teroro. La Ĝirondanoj enhavis grupon de dise aliĝintaj individuoj pli ol esti organizita politika partio, kaj la nomo estis dekomence neformale aplikata ĉar la plej elstaraj partoprenantoj de tiu vidpunkto estis deputitoj en la Leĝofara Asembleo el la departemento de Ĝirondo en sudokcidenta Francio. La termino iĝis normiga pro la historio de Lamartine en 1847.[1] Fama viktimo estis Manon Roland.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.