komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Zwingen estas komunumo en la distrikto Laufen en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 2156 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zwingen (stacidomo). |
Zwingen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Laufen |
Koordinatoj | 47° 26′ 0″ N 7° 32′ 0″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2156 |
Areo | 4,62 km² |
Alteco | 341 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4222 |
Komunumkodo | 2793 |
Zwingen situas en la tiel nomita Laufenvalo ĉe la alfluo de la rivero Lüssel al Birs.
Zwingen limas en nordo al Blauen, en nordoriento al Nenzlingen, en sudoriento al Brislach, en sudokcidento al Laufen, kaj en okcidento al Dittingen.
Zwingen disponas pri stacidomo ĉe la ĵurasa trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Delemonto kaj Bielo kaj estas servata de la regiona trajnlinio S3. De la stacidomo de Zwingen pluraj poŝtaŭtolino kondukas al la ĉirkaŭaj vilaĝoj.
La unua dokumenta mencio de Zwingen datiĝas de la 14-a de marto 1194 kiel Zinwingen.
Per decido de 18 episkopoj, kiuj kunvenis en la papa palaco en Avignon en la 6-an de septembro 1359, la pilgrimantoj, kiuj vizitis la kastelkapelon de Zwingen, ricevis indulgencon de 40 tagoj. La episkopo de Bazelo longigis al indulgencon en la jaro 1360 je aliaj 80 tagoj.
En mezepoko rezidis en la Kastelo Zwingen la baronoj de Ramstein. Post ties formorto la kastelo kaj baronejo transiris al la Princepiskopejo Bazelo, kies voktoj tie rezidis ĝis la Franca Revolucio en la jaro 1792. Zwingen nun fariĝis parto de la Raŭraĥa Respubliko kaj poste kun la Kantono Laufen estis integrita en la franca departemento Mont-Terrible. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis Zwingen al Kantono Berno. En la jaro 1994 ĝi kun la tuta distrikto Laufen aliĝis al Kantono Bazelo Kampara.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.