From Wikipedia, the free encyclopedia
Zsolt Baronits [ĵolt baroniĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baronits Zsolt estis hungara ŝlagromuzikisto (saksofonisto, orkestrestro, tekstopoeto). Lia edzino estis Anikó Ungár (iluziisto).
Zsolt Baronits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 1944 en Tata (Hungario) |
Morto | 3-an de aŭgusto 1999 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 35-4-19 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Anikó Ungár (iluziisto) |
Infano | Gábor Baronits (en) |
Okupo | |
Okupo | muzikisto |
Zsolt Baronits[1] naskiĝis la 11-an de julio 1944 en Tata (Hungario), li mortis la 3-an de aŭgusto 1999 en Budapeŝto.
Zsolt Baronits studis por iĝi elektra instrumentisto, ankaŭ en la muzikarta mezlernejo por iĝi muzikisto. Li aliĝis al pluraj ŝlagrorkestroj, eĉ al Benkó Dixieland Band. En 1962 li fondis propran muzikgrupon kun nomo Syrius. Iom poste la deviga soldatservo okazis, poste li denove muzikadis, precipe li akompanis kantistojn dum la turneoj. En 1969 li plene refondis la orkestron, ilia muzikado iĝis progresiva roko, bluso kaj soulo. En 1970 ili kun grandaj sukcesoj turneis en Aŭstralio, tamen la hungara ŝtato ne permesis la postajn eksterlandajn vojaĝojn. Kelkaj muzikistoj disidis (ekzemple Miklós Orszáczky). Alvenis pliaj muzikistoj, sed ili jam ne estis sukcesaj. La orkestro ĉesis en 1978, Baronits helpis karieron de la edzino, kiu naskis filon.
(En ŝlagroj li estis plej ofte komponisto kaj/aŭ tekstopoeto kune kun aliaj muzikistoj.)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.