From Wikipedia, the free encyclopedia
Zoran MILANOVIĆ (naskiĝis la 30-an de oktobro 1966 en Zagrebo, do nun 58-aĝa) estas kroata juristo kaj politikisto. Post sia studado de juro en la universitato de Zagrebo li dungiĝis kiel oficisto en la ministerio pri eksteraj rilatoj de Kroatio. En 1998 li plenumis postdiploman studon pri eŭropunia juro en Bruselo. Ekde 2020 li estas prezidanto de Kroatio, antaŭe li estis de 2011 ĝis 2016 ĉefministro.
Zoran Milanović | |||||
---|---|---|---|---|---|
prezidanto de Kroatio | |||||
Persona informo | |||||
Zoran Milanović | |||||
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1966 (58-jaraĝa) en Zagrebo | ||||
Religio | neniu (ateisto) | ||||
Lingvoj | kroata vd | ||||
Loĝloko | Zagrebo vd | ||||
Ŝtataneco | Kroatio Socialisma federacia respubliko Jugoslavio vd | ||||
Alma mater | Fakultato de Juro de la Universitato de Zagrebo Zagreba universitato vd | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Kroatio | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Sanja Musić Milanović | ||||
Infanoj | filoj Jakov kaj Marko | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Laborkampo | Politiko vd | ||||
| |||||
| |||||
ĉefministro de Kroatio | |||||
Dum | 2011 - 2016 | ||||
Antaŭulo | Jadranka Kosor | ||||
5-a prezidanto de Kroatio | |||||
Dum | feb 2020 - | ||||
Antaŭulo | Kolinda Grabar-Kitarović | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ekde la 2-a de junio 2007 li estas prezidanto de la Socialdemokratia Partio de Kroatio (kroate Socijaldemokratska Partija Hrvatske, SDP). En la parlamenta baloto de 2007 li elektiĝis membro de la parlamento de Kroatio, nomata Sabor.
En la parlamenta baloto de decembro 2011 li estis pinta kandidato de sia partio, kiu konkuris en la balota alianco Kukuriku. Post kiam la alianco akiris plimulton de ĉiuj voĉoj kaj sekve ankaŭ plimulton de la parlamentaj seĝoj, li la 23-an de decembro 2011 kiel posteulo de Jadranka Kosor elektiĝis ĉefministro de Kroatio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.