From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano Zonaras (en greka: Ἰωάννης Ζωναράς, Ioánnes Zonarás) estis historiisto, kanonisto kaj juristo de la Bizanca Imperio de la 12a jarcento.
Zonaras | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1073 en Bizanca imperio |
Morto | 30-an de novembro 1144 (71-jaraĝa) |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Bizanca imperio |
Okupo | |
Okupo | verkisto teologo monaĥo historiisto kanonisto |
Verkoj | Extracts of History |
La ĉefa verko de Zonaras estas Epitomé historion (Ἐπιτομὴ ἱστοριῶν), en kiu li rakontas la historion de la mondo ekde ties kreo ĝis 1118.[1] La verko ekis post ekzilo kiel monaĥo en konvento en la insulo Hagia Glukeria, eble okazigita de la surtronigo de Johano la 2-a Komneno. En la enkonduko al sia mondhistorio li justigas ke li skribas kiel monaĥo: unuflanke li mencias petojn de amikoj kaj aliflanke, ke la literatura laboro distras lin el la tentoj de la mondo. La intenco de Zonaras estis resumi la historion al gvidila maniero (epitomo), koncentrante sin en le faktoj, pro kio, male de aliaj samtempuloj, sen troa derivigo al la teologio. Eĉ tiel, en la divido de sia verko li orientiĝas en la religio: la unua parto estas la historia de judoj, la dua la romi-kristana.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.