From Wikipedia, the free encyclopedia
Zoltán Barabás [barabAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barabás Zoltán estis hungara agronomo, profesoro, membro (korespondanta en 1985) de Hungara Scienca Akademio.
Zoltán Barabás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de februaro 1926 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de januaro 1993 (66-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Debrecen University of Agrarian Sciences (en) (–1948) |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero-agronomo |
Zoltán Barabás naskiĝis la 10-an de februaro 1926 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de januaro 1993 en Szeged.
Zoltán Barabás frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj en tiam hungara urbo Kolozsvár. Post la 2-a mondmilito li plulernis kaj akiris 2 diplomojn pri agrario 1948 kaj 1949. Inter 1951–1969 li laboris en akademia esplora instituto en Martonvásár, poste en simila instituto en Szeged ĝis 1990. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1959, li doktoriĝis en 1980 antaŭ la akademio. En la studjaro 1967 li esploris en Usono. Li instruis 2 jarojn en la 1990-aj jaroj en universitato en Gödöllő. Li okupiĝis precipe pri tritikoj kaj Sorgoj. Li ricevis 5 premiojn inter 1985-1991.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.