Zohor
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Zohor (ankaŭ hungare), germane Sachern) [zaĥern] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky.
Zohor | |
hungare: Zohor, germane: Sachern | |
municipo | |
Vido al Zohor | |
|
|
Oficiala nomo: Zohor | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Bratislavo |
Distrikto | Distrikto Malacky |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Záhorie |
Rivero | Malina |
Situo | Zohor |
- alteco | 146 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 19′ 03″ N 16° 58′ 59″ O (mapo) |
Areo | 21,12 km² (2 112 ha) |
Loĝantaro | 3 330 (31.12.2010) |
Denseco | 157,67 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1314 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 900 51 |
Telefona antaŭkodo | +421-2 |
Aŭtokodoj | MA |
NUTS | 508381 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
| |
Vikimedia Komunejo: Zohor | |
Retpaĝo: www.obeczohor.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Zohor situas laŭ flankovojoj, ĉefvojo kaj aŭtoŝoseo preteriras, fervojo al Bratislavo, Ĉeĥio, Malacky kaj Plavecký Mikuláš. Bratislavo troviĝas 24, Malacky 17 km de la municipo.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1314 en formo "Sahur". En la 16-a jarcento rifuĝintaj kroatoj alvenis. Lernejo ekfunkciis de 1687. En 1828 vivis tie 1593 vilaĝanoj en 220 domoj. En 1831 pro ĥolero mortis 232 vilaĝanoj, en 1881 kaj en 1882 incendioj okazis. La fervojo trafikas ekde 1891. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zohor 2829 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al departemento kaj distrikto de Pozsony, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Zohor 3069 homoj, (3010 slovakoj).
En la municipo troviĝas monumento al du usonaj aviadistoj, kiuj pereis la 17-an de oktobro 1944 dum kraŝo de bombaviadilo B-24 Liberator proksime de la municipo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.