Zigmantas
vira persona nomo From Wikipedia, the free encyclopedia
vira persona nomo From Wikipedia, the free encyclopedia
Zigmantas estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la germana nomo Sigmund (en la moderna germana prononcata [Zigmunt], tial la litovaj literoj "z", ne "s", kaj "t", ne alternative "d") aŭ de ties latinigita formo Sigismundus respektive la gota formo Sigismunth. La origina nomo konsistas el la gotaj elementoj sigis ("venko") kaj munth ("protekto de malfortuloj") [1] - en la malnovaltgermana lingvo la koncernaj formoj estas sigu kaj munt. Kutima litovlingva mallongiga formo estas la nomo Zigmas.
Historia variaĵo estas la formo Žygimantas [Ĵigimantas], de la historia grandduko Sigismondo la 1-a de Litovio (1432–1440), nomata Žygimantas Kęstutatis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.