From Wikipedia, the free encyclopedia
Zelanda lingvo (Zeêuws en la zelanda, Zeeuws en la nederlanda) estas regiona dialekto, ĉefe uzata en nederlandaj provincoj Zelando kaj Suda Holando, kaj ankaŭ sur insulo Goeree-Overflakkee. Kvankam ofte oni rigardas la zelandan kiel dialekton de nederlanda lingvo, ĝi havas sufiĉe grandajn diferencojn de la nederlanda kaj je prononco, kaj je gramatiko kaj vortaro. Plej kutime, denaskaj parolantoj de la nederlanda ne komprenas la zelandan sen speciala preparo. Kelkaj lingvistoj opinias, ke la zelanda estas dialekto de la okcidentflandra lingvo[1]
Zelanda dialekto | |
lingvo • moderna lingvo • dialekto | |
---|---|
nederlanda lingvo | |
Parolantoj | 220 000 |
Skribo | latina alfabeto |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | zea |
Glottolog | zeeu1238 |
Angla nomo | Zeelandic |
Franca nomo | zélandais |
ISO-lingvokodo :
639-1 = | mankas |
639-3 = | zea |
Historie la zelanda estas intermedia lingvo inter la holanda kaj okcidentflandra. Dum la Mezepoko ĝi estis uzata en ambaŭ Holando kaj Flandrio, kaj do havas influojn de ambaŭ direktoj. Dialektoj de la zelanda montras pli da holandajn elementojn en la norda parto de la regiono. Tamen, entute la lingvo estas sufiĉe konsista kaj la limoj de ĝia areo estas tre facile difineblaj, ĉar longaj marbordoj formigas fortajn isoglosojn.
La plej grandaj diferencoj inter zelanda lingvo kaj la akademie standarda nederlanda estas jenaj: la zelanda konservas tri gramatikaj genroj anstataŭ du en standarda nederlanda; konsekvence, la zelanda konservas finajn ŝvaojn en inaj vortoj; ĝi ankaŭ konservas monoftongajn [i] kaj [y] por ij kaj ui, anstataŭ diftongaj [ɛi] kaj [œy]; en plimulto de vortoj de la zelanda, [aː] transformiĝis al [ɛː]; malnovĝermanaj diftongoj [ai] kaj [au] transformiĝis al ([eə] kaj [ɔə]) en la zelanda, kiam en standarda nederlanda ili kunmiksiĝis kun [e] kaj [o]; krome, la h-litero preskaŭ tute malaperis el la zelanda.
La sekva tabulo ilustras la prononcajn diferencojn inter la zelanda kaj la holanda (per nederlanda ortografio):
Zelanda | Holanda | Esperanto | |
d'n boer | de boer | la kamparano | |
de boerinne | de boerin | la kamparanino | |
uus | huis | domo | |
kieke(n) | kijken | rigardi | |
tweê | twee | du | |
oôd | hoofd | kapo |
La provinco de Zelando konsistas je kelkaj artifarite konektitaj insuloj, kiuj estis sufiĉe izolitaj ĝis mezo de 20-a jarcento. Rezulte, preskaŭ ĉiu tiu insulo havas klare distingan dialekton, kaj la diferencoj, kvankam negrandaj, estas rimarkeblaj. Ekzemple, dialekto de Goeree-Overflakkee, konservas la h-sonon, kaj dialektoj de Walcheren kaj Zuid-Beveland havas umlaŭtojn tie, kie pli nordaj dialektoj ne havas (ekzemple, beuter [bøtər] anstataŭ boter [botər]). Ekzistas eĉ kelkaj etaj diferencoj inter komunumoj ene de unu insulo: ofte lokaj loĝantoj povas diveni el kiu vilaĝo venas la persono laŭ la prononco de tiu persono, eĉ se por fremduloj tiuj diferencoj estas nesenteblaj.
La dialektoj de Zeeuws Vlaanderen estas plejparte nekongruaj kun difino de la zelanda lingvo. Oni konsideru ilin dialektoj de aŭ okcidentflandra lingvo aŭ de la orientflandra. Tamen oni ofte titolas okcidentflandrajn dialektojn de la regiono "zelandaj".
En komuna pensmaniero zelanda lingvo estas forte konektita kun kamparanoj, ĉar plimulto de parolantoj estas farmistoj kaj vilaĝanoj. Urbaj dialektoj de Middelburg kaj Vlissingen estas multe pli proksimaj al la holanda kaj preskaŭ formortis. Enketoj de 1990-aj jaroj montris, ke ĉirkaŭ 60% de la loĝantaro de Zelando ankoraŭ uzas la zelandan kiel ĉiutagan lingvon. Oni ekspektas, ke estas ĉirkaŭ 250000 denaskaj parolantoj (tio inkluzivas flandrajn dialektojn de okcidenta Zelando). Kvankam, kiel ofte okazas ĉe regionaj lingvoj, la nombro de parolantoj malkreskas, danĝero de formorto estas negranda, ĉar en multaj izolitaj komunumoj pli ol 90% de junuloj parolas la zelandan. En aliaj vilaĝoj, tamen, aparte en tiuj kiuj suferas fortan enmigradon, la zelanda lingvo estas uzata preskaŭ ekskluzive de plenkreskuloj, ĉar oni ne speciale instruas ĝin al la infanoj.
Ekzistas lobia movado por agnosko de la zelanda kiel Eŭropa minoritata lingvo. En 2005 ĝi ankoraŭ ne havis tiun statuson.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.