From Wikipedia, the free encyclopedia
Zbigniew Jóźwik (naskiĝis la 19-an de januaro 1937 en Opole Lubelskie). Doktoro de sciencoj, naturisto, artisto grafikisto, bibliofilo kaj polaristo.
Zbigniew Jóźwik | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-an de januaro 1937 (87-jaraĝa) en Opole Lubelskie | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Universitato Maria Curie-Skłodowska vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | grafikartisto biokemiisto bibliophile (en) geografo artisto ilustristo universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Naturscienco, geografio, plant biochemistry (en) , polar expedition (en) , bibliophilia (en) kaj Ekslibriso vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1954 finis Kemian Teknikumon en Lublin kun specialiĝo pri bierscienco. En la jaroj 1954-56 laŭ ordono laboris en la bierejo en Piotrków Trybunalski.
En 1962 finis kemion ĉe la Universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublin kaj komencis tie labori en la Fako pri Fiziologio de Plantoj ĉe la Fakultato de Biologio kaj Sciencoj pri la Tero. En 1971 defendis doktorecan tezon kaj iĝis adjunkto. En 2003 finis sian laboron, kiu ampleksis kelke da temoj:
Li estas bibliofilo kaj kolektisto de grafikoj kaj ekslibrisoj. Membro de Związek Polskich Artystów Plastyków, Deutsche Exlibris Gesellschaft, Druźstva Ekslibris Sloveniae. Organizanto de pluraj ekspozicioj de grafikoj kaj ekslibrisoj en Lublin. Li okupiĝas ankaŭ pri artkritiko pri grafiko kaj ekslibriso – aŭtoro de pli ol 70 artikoloj ĉi-teme. Faris 700 ekslibrisojn (lignogravurado kaj aliaj teknikoj).
Ilustris poezion de Karol Wojtyła, Czesław Miłosz, Adam Mickiewicz kaj de aliaj.
Li atingis preskaŭ 100 individuajn ekspoziciojn en Pollando kaj eksterlande – en Ĉeĥio, Estonio, Germanio, Litovio kaj Slovenio. Krome partoprenis en pli ol 200 kolektivjn ekspoziciojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.