opero far Mozarto From Wikipedia, the free encyclopedia
Die Zauberflöte (La Magia Fluto) estas opero du-akta, komponita en 1791 de Wolfgang Amadeus Mozart laŭ germanlingva libreto de Emanuel Schikaneder. La verko estas Singspiel, t.e. opero kun parolata teksto inter kantataj arioj.
Die Zauberflöte | |||||
---|---|---|---|---|---|
drama muzika verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 18-a jarcento | ||||
Ĝenro | Kantoteatraĵo • opero | ||||
| |||||
| |||||
La opero estis unuafoje prezentata en Vieno la 30-an de septembro de 1791 ĉe la Freihaus-Theater auf der Wieden.[1] Mozart mem estris la orĥestron,[2] Schikaneder ludis Papagenon, kaj la Reĝinon de la Nokto ludis la bofratino de Mozart, Josepha Hofer.
La opero altiris grandajn homamasojn, kaj ĝia bona akcepto gajigis la komponiston, malsaniĝintan en Prago antaŭ kelkaj semajnoj kaj mortontan post kelkaj monatoj.
Depost tiam, Die Zauberflöte estas unu el la plej amataj operoj, kaj la oke plej ofte ludata opero en Nordameriko.[3]
Rolo | Voĉofako | Unua kantistaro, 30-a de septembro de 1791 |
---|---|---|
Tamino | tenoro | Benedikt Schack |
Papageno | baritono | Emanuel Schikaneder |
Pamina | soprano | Anna Gottlieb |
Reĝino de la Nokto | soprano | Josepha Hofer |
Sarastro | baso | Franz Xaver Gerl |
Tri damoj | 2 sopranoj, mezsoprano | Mlle Klöpfer, Mlle Hofmann, Mme Elisab[e]th Schack |
Monostatos | tenoro | Johann Joseph Nouseul |
Tri knaboj | soprana knabo, alda knabo, mezsoprana knabo | Anna Schikaneder; Anselm Handelgruber; Franz Anton Maurer |
Prezidanto de la templo | baso-baritono | Herr Winter |
Tri sacerdotoj | tenoro, du basoj | Johann Michael Kistler, Urban Schikaneder, Herr Moll |
Papagena | soprano | Barbara Gerl |
Du armatoj | tenoro, baso | Johann Michael Kistler, Herr Moll |
Tri sklavoj | 2 tenoroj, baso | Karl Ludwig Giesecke, Herr Frasel, Herr Starke |
Sacerdotoj, virinoj, plebo, sklavoj, ĥoro | ||
Klarigo: La ne tre gravaj rolantoj estis menciitaj sen antaŭnomoj, kun la titoloj Herr (mallonge Hr, germane: sinjoro), Mad aŭ Mme (france: sinjorino), Mlle (france: fraŭlino) |
La kantistoj rolas kun orĥestro konsistanta el du flutoj (unu kun fluteto), du hobojoj, du klarnetoj (duoblantaj je basetkorno), du fagotoj, du kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj (alda, tenora kaj basa), timbaloj kaj kordinstrumentoj. La verko ankaŭ necesigas kvarpartan ĥoron por pluraj sceneroj (aparte la finaĵoj de ambaŭ aktoj) kaj kampaneton por la muziko de la magiaj tintiloj de Papageno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.