mikrodistrikto en Tjumeno, eksa vilaĝo de Tjumena distrikto (Rusio) From Wikipedia, the free encyclopedia
Zajkovo (ruse Зайкова, foje ankaŭ Зайково) estas mikrodistrikto (kvartalo) de Tjumeno, eksa vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Bukina kampara konsilio (ruse Букинский сельсовет).
Zajkovo (Зайкова) | |
Зайково | |
kvartalo | |
mikrodistrikto | |
---|---|
Oficiala nomo: Зайкова | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumeno |
Rivero | Kluĉi |
Situo | Zajkovo |
- koordinatoj | 57° 07′ 28.063″ N 65° 40′ 24.582″ O (mapo) |
Loĝantaro | |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625034 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Norde Zajkovo limas al rivero Kluĉi, sude kaj okcidente al mikrodistrikto Gilovo, oriente al mikrodistrikto Bikovo.
Ĝi situas iom for de la Irkutska (Siberia) landvojo, ĉe rivero Vojnovko (Kluĉi) kaj lago Krivoje.
En 2002 plejparto de la loĝantoj estis rusoj (84%)[1].
2002[1] | - | - | - | - | - | - | - | - |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
281 | - | - | - | - | - | - | - | - |
Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 42 kortoj, en kiuj loĝis 113 viroj kaj 124 inoj. Vilaĝanoj kultivis 160 desjatinojn (174,8 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 250 ĉevalojn, 130 bovinojn, 100 ŝafojn, 40 kaprojn kaj 150 porkojn[2]. Lokanoj okupiĝis pri agrokulturo, fiŝkaptado, buĉado de brutoj, vendado de kanaba kaj papava oleoj, faris bastomatojn kaj ŝuojn, karbon. Dum la Irbita foiro ili vendadis etskale lanugojn, vilojn, ĉifonojn[3].
En 1911 en la vilaĝo aperis preĝodomo de martiro Sankta Georgo konstruita surbaze de kadukiĝinta kapelo; ĝi apartenis al paroĥo de la Elija-preĝejo en Tjumeno[4][5].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.