Xavier Dewidehem
franca esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
franca esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Xavier Dewidehem (naskiĝis la 31-an de oktobro 1981 en Lillo) estas franca esperantisto.
Xavier Dewidehem | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Dewidehem havas magistrogradon en juro. Ekde 2008 li estas oficisto pri regiona laboro en la aglomeraĵo de Lillo. Li estas ĉefa afergvidisto de la interkomunala sindikato Euralys kaj tiurilate respondeca pri 7 komunumoj en la nordo de Parizo.[1]
Inter la jaroj 2011 kaj 2015 li estis la prezidanto de la asocio Espéranto-France (ĝis 2000 nomata Unuiĝo Franca por Esperanto), kaj meze de la 2010-aj jaroj li funkciis kiel prezidanto de la Loka Kongresa Komitato de la UK 2015 en Lille. Krome ekde mezo de decembro 2022 li duafoje estas la prezidanto de la Nordfrancia Esperanto-Federacio, aktiva en la regiono Hauts-de-France, kiun li jam prezidis en 2005-2010. Laŭ informoj de la retejo edukado.net, li komence de la 2000-aj jaroj esperantistiĝis pere de ĉiusemajnaj duhoraj kursoj de Claude Longue-Épée, antaŭulo en la prezidanteco de Espéranto-France, en la Beletra Universitato «Lille-3» por studentoj kaj al malpli junaj universitatanoj.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.