Wyn Morris (* 14-an de februaro 1929 en Trellech; 23-a de februaro 2010) estis kimra dirigento kaj ĥorestro.

Morris studis en Londono ĉe la Reĝa Akademio de Muziko, ĉe Mozarteo en Salcburgo ĉe Igorj Markeviĉ kaj ricevis la Kussewizki-premion en Tanglewood. En 1965 li fondis la Simfonian Orkestron de Londono, kun kiu li realigis multajn siajn projektojn en koncertj kaj ĉe surdiskigoj. Ekde 1968 ĝis 1970 li direktis la Reĝan Ĥor-Asocion, kaj ekde 1969 ĝis 1974 la Ĥor-Asocion de Huddersfield. Li krome regule kunlaboris kun la Londona Simfonia Orkestro kaj la Filharmonia Orkestro.

Morris validas kiel specialisto pri la verkaro de Gustav Mahler, kies simfoniojn li kiel unu el la unuaj dirigentoj preskaŭ komplete surdiskigis en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Li publikigis la unuajn surdiskigojn de Das klagende Lied de Mahler (1967) samkiel de la dua versio de Deryck Cooke de la kompletigita 10-a simfonio de Mahler (1972). Li ankaŭ surdiskigis de Barry Cooper kompletigon de 10-a simfonio de Ludwig van Beethoven en 1988.

Literaturo

  • Alain Pâris: Klassische Musik im 20. Jahrhundert. 2. Auflage. dtv, München 1997, ISBN 3-423-32501-1


Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.