From Wikipedia, the free encyclopedia
Sir William Jardine (23a de februaro 1800, Edinburgo - 21a de novembro 1874, Sandown, Insulo de Wight) estis skota naturhistoriisto.[1][2]
Jardine ebligis, ke natura historio estu atingebla al ĉiuj tavoloj de la Viktoriana societo per eldono de la tre popularaj kvardek volumoj de The Naturalist's Library (1833-1843). Tiu serio estis dividata en kvar ĉefa fakoj: Ornitologio (14 volumoj), Mamuloj (13 volumoj), Entomologio (7 volumoj), kaj Iĥtiologio (6 volumoj); ĉiu preparita de estra naturalisto. James Duncan verkis la priinsektajn volumojn. La artisto responsa pri la ilustraĵoj estis Edward Lear. La verko estis publikita en Edinburgo de W. H. Lizars. La titolpaĝo estis portreto de Latreille.
Aliaj verkoj de Jardine estis eldono de la verkoj de Gilbert White nome Natural History of Selborne kaj Illustrations of Ornithology (1825–43), kaj eldono de la verko de Alexander Wilson nome Birds of America.
Jardine estis aŭtoro de nomigo de nombraj birdospecioj, ĉu sola aŭ kun sia amiko Prideaux John Selby.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.