From Wikipedia, the free encyclopedia
Will Kymlicka (naskita en 1962 en Londono(Ontario) estas kanada politika sciencisto kaj filozofo, profesoro pri politika filozofio en Queen's University ĉe Kingston, Kanado. Li estas unu el la plej internacie influaj politikaj sciencistoj, precipe pro lia esplorado pri etnaj problemoj kaj multkultura kunekzistado, same kiel la demando kiel klasika liberalismo povas funkcii en tutmondigita kaj diversetnaj medioj.
Will Kymlicka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1962 (62-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Kanado |
Alma mater | Universitato de Oksfordo Reĝina Universitato ĉe Kingston |
Okupo | |
Okupo | filozofo universitata instruisto politikologo |
TTT | |
Retejo | https://www.willkymlicka.ca/ |
En 2011 li estis elektita korespondanta membro de la Brita Akademio[1]. Li havas honoran doktorecon kaj de la Universitato de Kopenhago kaj de la Katolika Universitato de Loveno.
Li verkis Multicultural Citizenship: A Liberal Theory of Minority Rights (Oxford University Press, 1995) kiu estas esenca teksto rilate al la filozofia bazo por multkulturaj politikoj. Ankaŭ rimarkinda inter liaj publikaĵoj estas States, Nations and Cultures: Spinoza Lecture 1 (Van Gorcum, 1997).
Lastatempe lia studo pri bestaj rajtoj kondukis al la publikigo de Zoopolis: A Political Theory of Animal Rights (2013, kunaŭtorita kun Sue Donaldson, Oxford University Press, 2018). En ĉi tiu verko la limoj de la koncepto de civitaneco estas pridubitaj por inkluzivi bestojn, kaj en ĝi li pritraktas novajn formojn de kunvivado inter bestoj kaj homoj[2].
Lia enkonduko al politika filozofio estis tradukita al 17 lingvoj, kaj lia libro pri multkultureco en 15 lingvoj.
Li manĝas vegane jam dum pli ol 20 jaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.