Wilhelm KARGES (n. 1613 aŭ 1614, naskiĝloko nekonata; m. 27-an de novembro 1699 en Berlino) estis orgenisto kaj komponisto de la Nordgermana Orgenskolo.
Wilhelm Karges | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1613 en Berlino |
Morto | 27-an de novembro 1699 (86-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Vivo kaj verkaro
Pri la frua tempo de Karges ekzistas ege malmultaj konoj; Multan vivotempon li pasigis en kaj ĉirkaŭ Berlino, kie li naskiĝis, laboris kaj mortis. Li konatiĝis kun Andreas Düben, disĉiplo de Sweelinck, kun kiu li vojaĝis tra norda Germanio kaj Nederlando. Li aktivis ekde 1645 ĉe la brandenburga kortego en Königsberg. En januaro 1646 li estis nomumita ĉambromuzikisto kaj komponisto ĉe la kortego de Friedrich Wilhelm de Brandenburg, kaj poste li transprenis la postenon de orgenisto ĉe la tiea katedralo. Kiam li iom post iom perdis sian vidpovon, li ekhavis diversajn asistantojn kaj tiel senpeziĝis de kelka respondeco. Tamen lia orgenludon estis evidente altkvalita, tiel ke oni altigis lian salajron en la jaro 1683.
De Karges konserviĝis kvar aŭ ses orgenverkoj, inter ili kaj ĥoralmuzikigoj kaj liberaj pecoj.
Fonto
- Article "Wilhelm Karges," en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Wilhelm Karges en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.