From Wikipedia, the free encyclopedia
Wedgwood Memorial College estas malgranda kolegio por plenkreskulaj kursanoj en Barlaston, proksime de Stoke-on-Trent en la provinco Staffordshire de Anglio. La kolegio de 1945 ĝis 2012 estis posedata kaj vivtenata de la urbo Stoke-on-Trent; la 23-an de februaro 2012 la urba konsilio decidis fermi kaj vendi la kolegion, sed ĝis la stato de februaro 2013 ĝi ankoraŭ ne vendiĝis.[1]. Ekde la jaro 1960 la kolegio estis nacie grava kiel centro de Esperanto-edukado, kaj ekde 2002 la al la kolegio ligata Esperanto-domo Barlaston estas la sidejo de la Esperanto-Asocio de Britio.
Wedgwood Memorial College | |||
---|---|---|---|
residential college | |||
Situo | |||
Ŝtato | Unuiĝinta Reĝlando | ||
Koordinatoj | 52° 56′ 34″ N, 2° 9′ 57″ U (mapo)52.9429-2.1657 | ||
| |||
Retejo | [http:// Oficiala retejo] | ||
La kolegio, membro de la nacia asocio Adult Residential Colleges Association pri plenkreskulaj kolegioj, proponas (respektive ĝis 2012 proponis) kursojn pri literaturo kaj lingvoj (franca, germana kaj Esperanto), politika scienco kaj historio, kaj arto, arthistorio kaj arkitektura historio. La kolegio havas bibliotekon kun 15 000 volumoj disponeblaj por biblioteka esplorado kaj studado, do ne pruntedonas librojn. La konstruaĵoj estas ankaŭ ludonataj por geedziĝoj, festoj kaj malgrandaj konferencoj, kun ok salonoj por inter 10 kaj 40 gastoj po salono. Unu el ĉi tiuj salonoj estas estas la Biblioteko Montagu C. Butler, lokita en Esperanto-domo Barlaston sur la kolegia tereno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.