From Wikipedia, the free encyclopedia
W. C. Handy (16-an de novembro 1873 en Florence, Alabamo; 28-an de marto 1958 en Novjorko, vere William Christopher Handy) estis usona blus-komponisto, trumpetisto kaj bandestro. Ofte oni nomas lin „patro de la bluso“.
W.C. Handy | |
---|---|
W. C. Handy en 1941, foto de Carl van Vechten. | |
Persona informo | |
Naskonomo | William Christopher Handy |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1873 en Florence |
Morto | 28-an de marto 1958 (84-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Tombo | Woodlawn Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | trumpetisto ĵazmuzikisto verkisto de nefikcio pianisto aŭtobiografo komponisto kantoverkisto muzika ĵurnalisto |
Kiel filo de forliberigita sklavoj W. C. Handy muzike radikis en la eklezia muziko kaj en la sonoj de la liberaera naturo, en kiu li alkreskis. Li ellernis diversajn metiojn, sed baldaŭ aĉetis unuan propran gitaron. Liaj gepatroj ne konsentis pri tio – por ili gitarmuziko estis peko – kaj avizis lin por orgeninstruo, kio pli konvenis al ilia kristana kredo. Juna William Christopher tamen realigis sian volon kaj lernis trumpeto anstataŭ orgenon.
Liaj muzikaj interesoj estis variaj. Li kantis en menestrela spektaklo kaj laboris kiel bandestro, ĥordirektisto, kornetisto kaj trumpetisto. En 1893 li koncertis je la internacia ekspozicio en Ĉikago. La 19-an de julio 1896 Handy geedziĝis kun Elizabeth Price. Samjare, en la aĝo de 23 jaroj, li estris la bandon Mahara’s Colored Minstrels, kun kiu li dum tri jaroj vojaĝis tra duona Usono kaj Kubo kompense de 6 dolaroj da salajro ĉiusemajne. Postsekve la geedza paro ekloĝis en Huntsville en Alabamo proksime de Florence, kie naskiĝis la unua el ses gefiloj la 29-an de junio 1900.
Ekde 1900 ĝis 1902 Handy instruis muzikon ĉe mezlernejo por nigruloj, antaŭ ol li denove vojaĝis kun Mahara’s Minstrels. En 1902 li vagadis tra Misisipio, kie li kontaktis kun la origina muziko de la simplaj nigruloj. Ekde 1903 li estris dum ses jaroj nigrulan bandon, The Knights of Pythias, en Clarksdale en Misisipio.
En 1909 la bando translokiĝis al Memphis, Tenesio, ekloĝante ĉe Beale Strato. Tiutempe Handy evoluigis el siaj observadoj de nigrula muziko kaj la reago de la blankuloj je tiu ĉi stilo, kiu poste famiĝos kiel bluso. En 1909 ekestis Memphis Blues, publikigita en 1912, kiu validas kiel la unua iam ajn publikigita bluspeco. La peco konatigis Hendion al pli granda publiko. Ankaŭ ĝi inspirus la novjorkan dancparon Vernon kaj Irene Castle al evoluigo de fokstroto. Handy vendis la rajtojn pri Memphis Blues por 100 dolaroj.
En 1917 Handy transloĝiĝis al Novjorko, kie li esperis trovi pli bonajn laborkondiĉojn. Samtempe ĵazmuziko populariĝis, kaj multaj komponaĵoj de Handy fariĝis ĵazaj normkantoj. En la 1920-aj jaroj Handy malfermis sian propran diskeldonejon Handy Record Company en Novjorko.
La 14-an de januaro 1925 Bessie Smith kaj Louis Armstrong faris per St. Louis Blues de Handy unu el la plej bonajn blusregistraĵojn de la 1920-aj jaroj. En 1926 Handy eldonis blus-antologion, Blues: An Anthology: Complete Words and Music of 53 Great Songs, verŝajne la unua provo, amplekse dokumenti bluson kaj kompreni ĝin ero de la usona kulturo. Junion de 1929 ekestis filmo, en kiu Bessie Smith kantis St. Louis Blues kaj kiu ĝis 1932 aperis kiel antaŭfilmo en kinejoj ĉie en Usono. La venkiro de bluso estis nehalltigebla.
En 1941 Handy publikigis sian membiografion Father of the Blues: An Autobiography. En 1944 aperis Unsung Americans Sing, libro pri nigrulaj kaj blankulaj muzikistoj. Entute Handy verksi kvin librojn (vd. malsupre).
Pro akcidento Handy blindiĝis en 1943. Post la morto de sia unua edzino li edzinigis en 1954 je la aĝo de 80 jaroj sian sekretariinon Irma Louise Logan, kiu, kiel li ofte akcentis, fariĝis liaj okuloj. En 1955 Handy suferis apopleksion kaj devis uzi ekde tiam rulŝegon. Okaze de lia 84-a naskiĝdatreveno pli ol 800 gastoj kunvenis en Hotelo Waldorf-Astoria. La 28-an de marto 1958 W. C. Handy mortis. Pli ol 25.000 homoj partoprenis la entombig-solenaĵon en Harlemo. Pli ol 150.000 homoj ariĝis en la ĉirkaŭaj stratoj. W. C. Handy estas entombigita sur Tombejo Woodlawn en la novjorka urboparto Bronkso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.