From Wikipedia, the free encyclopedia
La Volga-Urala naftogasa provinco estas naftogasa provinco, kiu situas en la orienta parto de la Orienteŭropa ebenaĵo, ene de la limoj de Permja regiono, Sverdlovska, Kirova, Uljanovska, Saratova kaj Volgograda provincoj, Tatario, Baŝkirio, Udmurtio, Mario, Mordvio kaj Ĉuvaŝio (Rusio). Ĝia areo estas 670 mil km²[1]. Post malkovro ĝi estis nomita la «Dua Bakuo» kaj ludis grandegan rolon, kiu malkreskis nur post malkovro en la 1950-aj jaroj de la Okcidentsiberia naftogasa provinco kaj formiĝo de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso.
Volga-Urala naftogasa provinco | |
---|---|
Tipo | naftogasa provinco |
Landoj | Rusio |
Administraj unuoj | Baŝkirio, Ĉuvaŝio, Kirova provinco, Mario, Mordvio, Permja regiono, Saratova provinco, Sverdlovska provinco, Tatario, Volgograda provinco, Udmurtio, Uljanovska provinco, |
Parto de | Orienteŭropa ebenaĵo |
Inkludas | la Suprakama, Ĉekama, Nord-Tatara, Melekesa, Sud-Tatara, Ufa, Mezvolga, Permja-Baŝkira, Buzuluka, Malsuprevolga, Orenburga, Sud-Antaŭurala, Mez-Antaŭurala naftogasaj distriktoj |
Areo | 670 mil km² |
Naftogasaj kompleksoj | la antaŭkambria, devonia, devonio-karbonia, karboniaj, permja, mez-malfruĵurasia |
Ekspluatado ekde | la 1930-aj jaroj |
Naftogasaj minejoj | la Romaŝkina, Nov-Elĥova, Arlana, Tujmaza, Ŝkapova, Jarina-Kamennoloĵska, Muĥanova, Kuleŝova, Pokrovska, Bobrovska, Ĉutirsko-Kijengopa (naftominejoj) la Orenburga minejo, Korobkova, Stepnova (gasaj kaj gasokondensataj minejoj) |
La provinco okupas la orientan parton de la Orienteŭropa ebenaĵo, inkluzive de la Volga-Urala anteklizo, Rjazana-Saratova enpremaĵo. Sude la provinco limas al la Ĉekaspia sineklizo, okcidente — al la Voroneĵa anteklizo.
En la provinco estas kelkaj grandaj volboj: (la Kama, Tatara, Permja, Baŝkira kaj aliaj) kaj depresioj (la Suprakama, Buzuluka, Melekesa kaj aliaj).
La provinco enhavas 13 naftogasajn distriktojn, el kiuj 7 havas ĉefe aŭ sole nafton: la Suprakama, Ĉekama, Nord-Tatara, Melekesa, Sud-Tatara, Ufa, Mezvolga. En la Permja-Baŝkira, Buzuluka kaj Malsuprevolga naftogasaj distriktoj dominas nafto. En la Orenburga, Sud-Antaŭurala kaj Mez-Antaŭurala naftogasaj distriktoj dominas libera gaso.
Sedimenta kapoto konsistas el la kontinentaj, ĉemarbordaj kaj maraj formiĝoj de la rifea, ediakara kaj paleozoika periodoj kun iomaj rokaĵoj de la mezozoika periodo), en la orienta parto dikaj ĝis 9-12 km[2].
Naftogasaj minejoj troveblas en diapazono de la ediakaraj ĝis ĵurasaj sedimentaĵoj. Karbondioksidoj ĉefe koncentriĝas en rokaĵoj de la devonia, karbonia kaj (malpli grande) permia epokoj. En iuj areoj de la Suprakama depresio estas trovitaj signoj de nafto kaj gaso en la rifeaj sedimentaĵoj de la transira komplekso.
Oni trovis 9 naftogasohavajn kompleksojn kun industriskalaj kuŝejoj de nafto kaj gaso: la antaŭkambria (ediakara terrigena), devonia (ejfela-frufrana, ĉefe terrigena), devonia-karbonia (malfrufrana-turnea karbona), karboniaj fru-mezvizea terrigena, mezvizea-baŝkiria karbona, suprebaŝkiria-malsupremoskva terrigena), permja (kaŝira-kungura terrigena-karbona-sulfata kaj ufa-kazana karbona-terrigena), mez-malfruĵurasia terrigena.
Kuŝejoj de libera gaso troveblas en ĉiuj naftogasohavaj kompleksoj krom la ediakara. Nur en la kaŝira-kungura komplekso dominas gasaj kaj gasokondensataj kuŝejoj. Ili formas la unikan gaskuŝejon de la Orenburga gasminejo.
Ĝis komenco de la 2000-aj jaroj en la provinco estis malkovritaj pli ol 1100 minejoj, inkluzive de proksimume 220 kun kuŝejoj de libera gaso[3].
Naftominejoj:
Gasaj kaj gasokondensataj minejoj:
La unuaj malgrandaj gasminejoj en la provinco estis malkovritaj en la 1930-aj jaroj kaj estis uzataj por loka industrio. Post malkovro de la Elĥana-Kurdjuma minejo en 1941 ekevoluis elminigado de gaso. Tiu ĉi minejo iĝis bazo por la gasodukto Saratovo — Moskvo, unua magistrala gasodukto en la lando. La kulmina jaro okazis en 1981, kiam en la provinco estis elminigitaj 51 miliardoj m³ da gaso. En 1994 oni elminigis nur 34 miliardoj m³, en 1999 — 26,4 miliardoj m³. Plejparte oni ŝuldas tion al la Orenburga minejo, kiu kontribuis 79 % de la tuta elminigado. Ĝis komenco de la 2000-aj jaroj oni elminigis pli ol 50 % konataj gaskuŝejoj. Plejparte temas pri hidrogensulfida gaso, kio malfaciligas elminigadon kaj transportadon. La elminigado ĉiam pli malkreskas.
Oni prognozas eventualan kreskon de la elminigado nur kaze de malkovro ĉirkaŭ la Orenburga minejo de novaj kuŝejoj en terrigenaj devoniaj kaj terrigena-karboniaj karbonaj sedimentaĵoj de la Sol-Ilecka volbo kaj de la Orient-Orenburga levaĵo kaj de la Buzuluka enpremaĵo[4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.