From Wikipedia, the free encyclopedia
Vladimir, aŭ Volodimir, Ivanoviĉ VERNADSKIJ (ruse Владимир Иванович Вернадский, ukraine Володимир Іванович Вернадський, naskiĝis la 28-an de februaro[jul.]/ 12-an de marto 1863[greg.], mortis la 6-an de januaro 1945) estis fama rusia, sovetia biologo, geologo, kemiisto kaj pensulo. Estante ukraino laŭ etna origino, li estis la fondinto de la Akademio de Sciencoj de Ukrainio.[1][2][3]
Vladimir Vernadskij | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1863 en Sankt-Peterburgo |
Morto | 6-an de januaro 1945 (81-jaraĝa) en Moskvo |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa • ukraina • franca • germana |
Loĝloko | Rusia Imperio • Sovetunio • Sankt-Peterburgo • Sankt-Peterburgo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko Respubliko Rusio Ukraina Popola Respubliko |
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (–1885) fakultato de fiziko kaj matematiko de la Sankt-Peterburga Universitato Imperia Sankt-Peterburga Universitato |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Ivan Vernadsky (en) |
Patrino | Anna Petrovna (en) |
Edz(in)o | Natalii︠a︡ Egorovna Vernadskai︠a︡ (en) |
Infanoj | George Vernadsky (en) , Nina Volodymyrivna Vernadska (en) |
Okupo | |
Okupo | filozofo universitata instruisto ekologo geokemiisto mineralogo kemiisto biologo biogeokemiisto geologo instruisto |
Unu el la plej gravaj studoj faritaj de li estas la studo pri biosfero, en kiu li montris ke ĉiuj vivaj estaĵoj influas la montarajn sedimentojn. Enkadre de la biosfera studo, Vernadskij traktis ankaŭ noosferon, kiel parton de biosfero en kiu vivas la homo.
Vernadskij estas aŭtoro de pli ol kvarcent verkoj, inter kiuj estas "Historio de mineraloj de la tera krusto".
Vernadskij naskiĝis en Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio, en la familio de la indiĝenaj kievanoj ekonomikisto Ivan Vernadskij kaj muzikinstruistino Anna Konstantinoviĉ. Ivan Vernadskij estis profesoro pri politika ekonomio en Kievo ĉe la Universitato Sankta Vladimiro antaŭ translokiĝo al Sankt-Peterburgo; tiam li havis la civilan rangon de aktiva ŝtata konsilisto kaj laboris en la Reganta Senato en Sankt-Peterburgo. La patrino de Vladimiro estis rusa nobelino de ukraina kozaka deveno.[4] En 1868 la familio Vernadskij translokiĝis al Ĥarkivo/Ĥarkovo, kie li frekventis elementan lernejon kaj kie en 1873 li komencis studi en la provinca gimnazio.
Pst la gimnazio, Vernadskij studentiĝis ĉe Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato kaj finis studadon en 1885. Ĉar la posteno de mineralogo en la universitato estis vaka, kaj la geologoj Vasilij Dokuĉaev kaj Aleksej Pavlov instruis mineralogion por tempeto, Vernadskij elektis eniri mineralogion. Tamen en 1888–1890, li vojaĝis tra Eŭropo, studante la muzeojn de Parizo kaj Londono, kaj laborante en Munkeno kaj Parizo.
Provante trovi temon por sia doktoriga tezo, li unue iris al Napolo por studi sub kristalografo Arcangelo Scacchi, kiu estis senila antaŭ tiu tempo. La kondiĉo de Scacchi igis Vernadskij iri al Germanio por studi sub Paul Groth, kuratoro de mineraloj en la Germana Muzeo en Munkeno. Li lernis uzi la modernan ekipaĵon de Groth, kiu inkludis maŝinon por studi la optikajn, termikajn, elastajn, magnetajn kaj elektrajn trajtojn de kristaloj. Li ankaŭ akiris aliron al la fizika laboratorio de Leonhard Sohncke, inter la jaroj 1886 kaj 1897 profesoro de fiziko en la Teknologia Universitato Munkeno, kiu studis kristaliĝon dum tiu periodo.
Fine de 1890 li ree estis en Sankt-Peterburgo, dum la sekvaj jaroj laboris kiel decento tie kaj politike aktiviĝis komence de la Rusia revolucio de 1905. Interalie, li membriĝis en la Konstitucia Demokratia Partio, servis kiel parlamentano, sed rezignis pri tiu pozicio por protesti kontraŭ tio ke la caro forte malhelpis funkciadon de la parlamento Dumao. Li funkciis kiel profesoro kaj poste kiel vicrektoro de la Moskva Universitato, de kiu li ankaŭ eksiĝis en 1911 en protesto kontraŭ la reakcia politiko de la imperia registaro.
Post la februara revolucio de 1917, li deĵoris en pluraj komisionoj de agrikulturo kaj eduko de la provizora registaro, inkluzive de asista ministro de edukado.
La tre diversaj esploradoj de James Lovelock, Vladimir Vernadskij, Cesare Emiliani, Harmon Craig helpas grave pri la esplorado de estintecaj oceanoj, sedimentoj kaj la klimato kaj pri la karbono-ciklo.
Omaĝe al Vernadskij, interalie, estis nomitaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.