Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vivero (Viverra) estas genro de karnomanĝa rabobesta mamulo de la familio viverridae, kiu similas al kato kiu produktas cibeton per siaj glandoj por allogi kunulon de pariĝo. Ĝi vivas en Sud-Orienta Azio. Ĝia korpo estas svelta kun malgranda pinta kapo, kruroj mallongaj, felo brunflava, griza ĝis grizflava kun malhelaj makuloj. Carl Linnaeus kreis la sciencan nomon de la genro en 1758[1].
Vivero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
specioj | ||||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĉar en iuj lokoj homoj ankaŭ manĝas viverojn, la vivero estas ankaŭ ligita al la disvastiĝo / kaŭzo de danĝeraj virusaj infektoj, kiel SARS kaj la kronviruso.
Kvankam vivero plejparte aspektas kiel kato, ĝia muzelo estas pli longa kaj pli pinta, pli simila al tiu de lutreno aŭ mungotedo. Civeto (mezurita sen vosto) povas fariĝi 40 ĝis 70 centimetroj longa kaj pezi de 1 ĝis 5 kg.
La preferataj lokoj de vivero estas arbaro, savano, montaj regionoj sed precipe la tropika pluvarbaro. Iuj specioj de viveroj estas minacataj pro la perdo de sia natura habitato. Aziaj viveraj katoj estas indiĝenaj en Suda kaj Sudorienta Azio, kaj ilia distribua areo iras de Barato tra suda kaj sud-orienta Ĉinio ĝis la sudaj Filipinoj kaj Borneo. Ili ofte troviĝas proksime al urboj kaj vilaĝoj.
Vivero estas ĉiomanĝanta besto, kiu kompletigas sian viandan manĝon kun fruktoj, ovoj, fiŝoj kaj insektoj.
† Viverra leakeyi
Viverra tainguensis
Luwak aŭ Azia palm-civeto (Viverra paradokso)
La familio konsistas el 4 subspecioj[2]:
La vivero estas konsiderata bongustaĵo en Suda Ĉinio kaj estis la fonto de la homa SARS en 2003, laŭ la MOS[3]. En januaro 2004, la ĉina provinco Guangdong tial provizore malpermesis la vendon de viveroj kaj ordonis buĉadon de ĉiuj bestoj en kaptiteco.
Manĝi kaj komerci (vivajn) viverojn ankaŭ estas asociata al la eksplodo en Ĉinio en 2019/2020 de la kronviruso COVID-19, alia gripo-simila malsano rilata al SARS [4]. En 2019, la ĉina registaro pli rapide respondis, malpermesante la komercon, posedon kaj uzon de viveroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.