Vitruvio Poliono (latine Vitruvius Pollio) (ĉirkaŭ 90-10 a.K) estis romia arkitekto kaj inĝeniero. Li verkis inter 25-23 a.K. deklibran verkon kun titolo "De architectura" (Pri Arkitekturo). La verkon li dediĉis al imperiestro Aŭgusto.
Vitruvio | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Marcus Vitruvius Pollio | ||
Naskonomo | Marcus Vitruvius Pollio | |
Naskiĝo | en Romia Respubliko | |
Morto | ||
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Profesio | ||
Okupo | arkitekto verkisto vd | |
Aktiva en | Italio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | De architectura vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La unuaj sep volumoj okupiĝas pri la konstruado, la 8-a pri la akvoprovizado, kanaloj, akveduktoj, la 9-a pri la tempomezuro (sunhorloĝoj, akvo-horloĝoj), la 10-a pri maŝinoj, inkluzive militistaj.
Lia verkaro estis pionira siatempe, kaj dum multaj postaj jarcentoj inspiris artistojn verki ilustraĵojn al la origine senbilda verko. La supozeble plej fama el tiuj verkoj estas la vitruvia homo de Leonardo da Vinci.
En Esperanto
Aperis en Antologio Latina, vol.2, paĝ. 547-549, etaj ekzemplaj tekstoj kune kun bildo pri akvopumpilo.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.