From Wikipedia, the free encyclopedia
Villatorres [biĝaTOres] (Urbo de turoj) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio. Ĝi estis fondita per kunigo en 1975 de la municipoj Torrequebradilla kaj Villargordo, al kiuj unuiĝis la setlejo Vados de Torralba.
Villatorres | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23529 • 23630 • 23638 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 261 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 59 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 56′ N, 3° 42′ U (mapo)37.927777777778-3.6944444444444 [+] | ||
Alto | 347 m [+] | ||
Areo | 72,71 km² (7 271 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villatorres [+] | |||
La areo de la municipo estas 72,71 km2 kie loĝas 4 316 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 60,36 loĝ./km2.
Villatorres situas sur la nordoriento de la komarko Metropola Areo de Ĥaeno en la centro de la provinco. Estas sur 347 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj je 23 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno.
Granda parto de la municipa teritorio estas dediĉita al kultivo de olivarboj, ĉefe de irigacio, kio konstituas la ĉefan ekonomian agadon. Aktuale estas tri olivmuelejoj: Cooperativa Agrícola Cristo de la Salud, Cooperativa Agrícola de San Juan kaj Cooperativa Aceites San Marcos Evangelista.
Pere de la situo de Villatorres apud la rivero Gvadalkiviro, kio ebligas irigacion, prosperas ankaŭ kultivoj de legomoj kiel asparago[1] kaj spinaco, kio ebligis la instaladon de novaj konservindustrioj por la procezado de tiuj produktoj.
Menciindas ankaŭ la ekzisto de ioma industria agado, ekzemple de mebloj, riparado de agrikultura maŝinaro kaj konstruado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.