From Wikipedia, the free encyclopedia
Viktor Lois, [?] laŭ hungarlingve kutima nomordo Lois Viktor estas hungara skulptisto.
Viktor Lois | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1950 (74-jaraĝa) en Tatabánya |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario Usono |
Okupo | |
Okupo | skulptisto pentristo muzikisto |
Viktor Lois [1] naskiĝis la 17-an de septembro 1950 en Tatabánya.
Viktor Lois lernis en sia naskiĝurbo, sed li neniam lernis skulptadon, eĉ li neniam havis majstron. Ekde 1974 li okupiĝas pri skulptado. En 1982 li translokiĝis al Szentendre, kiu estas kvazaŭ ĉefurbo de artoj. Komence li kreis skulptaĵojn el lignoj, poste el metaloj. En 1976 li kreis jam movantajn skulptaĵojn. Lia ŝatata temo estas skulptaĵoj el muzikiloj kaj li komponis muzikojn por la ekspoziciitaj muzikiloj. Inter 1987 kaj 1995 li kreis 130 muzikilskulptaĵojn. Elekto el ili estis prezentita en Venecia Bienalo en 1993. Post 3 jaroj ekfunkciis lia unua ekspozicio en Tatabánya. En 1997 en la sama urbo li aranĝis artiskolonion. Li ricevis signifan premion en 1993.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.